
Komence de
2001, la filmo«Kauranta Tigro kaj Sinkashanta Drako»reghisorita
de Ang Lee estis honorita per premioj de la "plej eminenta reghisoro"
kaj "plej bona alilingva filmo" de la usona "Orgloba Premio".
Krome la filmo gajnis dek honorajn menciojn de la premio.
Okcidentanoj
opiniis, ke la filmo estas plena de la orienta gusto, kaj la
bataloj de gongfu estas tre fascinaj. Ili estis sorchitaj de
la orienta gusto, sed ne sole de la rakonto mem kaj la bataloj
de gongfu.
La filmo
kunfandis la tradician gongfu, la kulturon kaj filozofion de
Chinio, kaj enkorpigis la eufemisman, naturan, ekranan kaj violentan
belecojn de Oriento kaj Okcidento.
La delikataj
koloroj, la konturoj de la chinstilaj domoj en obskuro, la movighantaj
fenestraj gazoj portas la misterecon de Oriento. La tipa sudchinia
gusto en kontrasto de sablejo de la okcidenta Chinio aldonis
orientan klasikan signifon.
Skizo de«Kauranta
Tigro kaj Sinkashanta Drako»
Fama migranta
makisano Li Mubai intencis eltirighi de makisaneco kaj konfidis
sian valoregan glavon al la fidinda amikino Yue Xiulian, ke
shi transdonu ghin kiel donacon al la princo en la chefurbo.
Dum la pasintaj pli ol 400 jaroj la glavo estis uzita en mortigo
de sennombraj homoj, kaj Li Mubai esperis, ke fordonaco de la
glavo povos pruvi lian kategorian decidon forlasi makisanecon.
Sed en la nokto de la sama tago la glavo estis forshtelita,
kaj iu vidis, ke homo kun maskita vizagho enshtelighis kaj malaperis
en la domo de grandsinjoro Yu, komandanto de la chefurba garnizono.
La grandsinjoro zorgis pri la publika sekureco de la chefurbo.
Li estis jhus transpostenigita de Xinjiang, kaj la princo ne
kredis, ke la komandanto implikighis en la afero.
Por ne kompliki
la aferon, Yue Xiulian kashe enketis pri la shtelo kaj sekretigis
al Li Mubai la perdighon de la glavo. Shi volis nur alude devigi
la shtelinton redoni la glavon. Sed shi ne sukcesis, kaj kiam
la homo kun maskita vizagho venis redoni la glavon, neeviteble
okazis batalo inter li kaj Li Mubai...
Ang Lee kaj liaj
chefaj verkoj