Ang Lee:
Reghisoro
Ang Lee naskighis en Taiwan en 1954, kaj transmigris en Usonon
en 1978.
Liaj chefaj
verkoj:
«Pushantaj
manoj»gajnis la premion de plej bona filmo en la Azi-Pacifika
Filma Foiro en 1991 kaj tri premiojn de Ora Chevalo en Taiwan.
«La Edzigha
Bankedo» gajnis premion de Ora Urso en la Berlina Filmfestivalo
en 1993 kaj samtempe gajnis honoran mencion de Oscar-premio
kaj tiun de la premio de Ora Globo por la plej bona alilingva
filmo. Cetere ghi gajnis 5 Orchevalajn Premiojn en la Filmfestivalo
de Taiwan, inkluzive de honoraj mencioj por la plej bona filmo
kaj la plej bona reghisoro.
«Manghantaj
kaj Drinkantaj Viroj kaj Virinoj»gajnis honoran mencion de Oscar-premio
por la plej bona alilingva filmo en 1994.
«Prudento
kaj Senso»gajnis 7 honorajn menciojn de Oscar-premio en 1995
kaj premion por la plej bona adaptado kaj la premion de Ora
Urso de la Berlina Filmfestivalo.