Jinsha-ruino 
estas en Chengdu de sudokcidenta Chinio. Ghi dormis subtere 3 mil jarojn kaj estis 
eltrovita nur antau nelonge. Fakuloj opinias, ke tio estas alia grava arkeologia 
eltrovo post Sanxingdui-ruino en Sichuan-provinco. La prifosado de Jinsha-ruino 
havas gravan signifon por studo pri la historio kaj kulturo de la antikva Shu-regno 
de Chinio.
                
    La 
                  ruino estis eltrovita, kiam oni konstruis straton che Shufeng-ghardeno. 
                  En ghi oni trovis milon da valoraj historiaj objektoj, inkl. 
                  de ch. 700 orajhoj, jadajhoj, bronzajhoj, shtonajhoj kaj eburajhoj, 
                  el kiuj la eburajhoj pezas proksimume unu tunon. Krom tio estas 
                  ankau granda kvanto da ceramikajhoj. La historiaj objektoj plejparte 
                  estis faritaj en la malfrua periodo de Shang-dinastio (17-a 
                  jc. -- 11-a jc. a.K.) kaj frua 
periodo 
                  de la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. -- 771 a.K.) kaj nur 
                  malgranda parto estis farita en la periodo de Printempo kaj 
                  Autuno (770-476 a.K.).
                    Inter 
la elterigitaj orajhoj estas maskoj, zonoj, trumpetformaj kaj rondaj ornamajhoj. 
Lau formo la oraj maskoj tre similas al la bronzaj maskoj elterigitaj en Sanxingdui, 
dum la aliaj estas originalaj en Jinsha. La jadajhoj estas multspecaj kaj delikataj, 
el kiuj la plej granda estas cong 
(jada 
kvadrato kun ronda truo interne) smeralda kaj delikata kun tre maldikaj gravuritaj 
strekoj kaj homaj figuroj. Oni rigardas ghin nacia trezoro. La elterigitaj 400 
bronzajhoj chefe estas malgrandaj, kiaj staraj statuoj kaj longtenilaj glavoj, 
el kiuj la statuoj similas al tiuj eltrovitaj en Sanxingdui. Oni eltrovis ankau 
170 shtonajn objektojn, kiaj tiuj en formoj de homo, tigro kaj testudo. Ili estas 
la plej antikvaj kaj delikataj 
shtonajhoj 
eltrovitaj en Sichuan. Inter ili estas genustara homfiguro, versimila al la sklavo 
au militkaptito. Tio montras, ke siatempe la regno Shu estis kompare potenca.
    Lau 
stilo la elterigitaj historiaj objektoj similas al tiuj de Sanxingdui tamen kun 
ia diferenco. Tio montras, ke Jinsha havas 
intiman 
rilaton kun Sanxingdui. Jinsha eble estas ruino de kultado, tamen estas ankau 
ebleco, ke ghi estas ruino de metiejo, char tie oni eltrovis multe da duonfaritaj 
jadajhoj kaj shtonajhoj kaj krudmaterialoj. Lau la amaso da valoraj elterigitaj 
objektoj kaj proksimaj konstruoj oni supozis, ke la ruino kredeble estis politika 
kaj kultura centro de la regiono Chengdu en la Okcidenta Zhou-dinastio. La jadajhoj 
montras, ke Jinsha-kulturo ne estas izolita, ghi havas striktan rilaton kun la 
kulturo de la basenoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero. Tio montras ankau, 
ke la china kulturo estas harmonia tuto.
Rilata artikolo: Ruino 
Sanxingdui