La
ruino Sanxingdui, unu el la 10 grandaj arkeologiaj eltrovoj de Chinio en la 80-aj
jaroj de la pasinta jarcento, kovras 12 kvadratajn kilometrojn kaj estas la plej
vasta, plej longedaura kaj plej enhavoricha kultura ruino de la antikva Shu-regno
(la nuna Sichuan-provinco). En januaro de 1988 ghi estis enlistigita kiel shtatnivela
protektata historia restajho.
Oni malkovris la ruinon
tute hazarde, sed la prifosado kaj esplorado dauris dekojn da jaroj. La ruino
enhavas richajn antikvan kulturon, ruinojn de antikva urbo, antikva regno kaj
estas rigardata kiel unu el la dek grandaj arkeologiaj eltrovoj de Chinio en la
80-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj honorita kiel la "naua miraklo de
la mondo". Parto de la antikvajhoj estis eksponataj en Svedio, Germanio,
Britio, Francio, Japanio, Usono kaj la china provinco Taiwan.
Rilata
materialo: Prifosado de la ruino Sanxingdui