Printempe
de 1929 kamparano Yan Daocheng estis senshlimiganta kanaleton che sia domo kaj
trovis jadajhojn kaj shtonajhojn. Iuj el ili estis achetitaj de antikvajhistoj,
aliaj forprenitaj de bienuloj kaj burokratoj kaj triaj forportitaj eksterlanden.
Tio vekis atenton de la mondo.
Vintre de 1933 du
instruistoj de muzeo de iu universitato prifosadis che Sanxingdui kaj trovis jadan
platon, turkison, bidojn kaj fragmentojn de fajencajhoj. Ili estis konservataj
en la muzeo de la universitato.
Autune de 1963
arkeologoj de la Muzeo de Sichuan-provinco kaj la historia fakultato de Sichuan-universitato
faris prifosadon.
Printempe de 1964 kamparanoj trovis
kavon de jadajhoj 50 metrojn for de la loko, kie oni unuafoje trovis jadajhojn
kaj shtonajhojn. En la kavo oni trovis prilaboritajn kaj duonprilaboritajn jadajhojn
kaj krudajn materialojn por jadajhoj.
Februare de
1974 oni trovis kavon de frotitaj shtonoj. Lau la analizo pri la materialoj akumulitaj
dum la pasintaj dekoj da jaroj specialistoj supozis, ke tie estis grava politika
kaj ekonomia centro de la antikva Shu-regno, kaj la jadajhoj estis enkeligitaj
por rezervo. Ili konjektis, ke Sanxingdui iam estis metiejo de jadajhoj de la
antikva Shu-regno. La kashitaj jadajhoj estis forlasitaj eble en hasto pro subita
pucho. Oni portempe kashis la objektojn kaj intencis elfosi ilin post reveno,
sed ili ne sukcesis.
Printempe
de 1980 laboristoj de brika fabriko estis fosantaj argilon por fari adobojn. Kiam
ili fosis lokon 30 cm. profundan, ili trovis grandan kvanton da fragmentoj de
fajencajhoj kaj malmulte da shtonajhoj. Laborantoj de la Kultura Domo de la gubernio
kaj la arkeologia trupo de la Administracio de Historiaj Restajhoj de la provinco
faris provan prifosadon. Ghis majo oni fosis 49 sondkubojn de 5.5 metroj, kiuj
areas 1200 kvadratajn metrojn. Oni trovis pli ol cent mil pecojn, malkovris 18
bazojn de domoj, 3 cindrajn kavojn kaj 4 tombojn. Lau la ruinoj de domoj oni konfirmis,
ke la domoj havis lignan strukturon, kaj la bazoj de fostoj kaj muroj montris
la dispozicion kaj strukturon de la domoj. Sed tiam pro manko de mono kaj necesa
protekto, la ruinoj estis detruitaj pro la fosado de argilo por adoboj kaj oni
havis nur aerfotitajn fotojn.
De marto ghis majo
de 1986 arkeologoj kune prifosis areon de 1325 kvadrataj metroj kaj refoje vidigis
9 ruinojn de domoj, 101 cindrajn kavojn kaj pli ol cent mil antikvajhojn, el kiuj
pli ol 2000 estis tre valoraj por esplorado. Lau analizo tiuj objektoj aghis 3700-4500
jarojn. Kompare kun historiaj restajhoj de la meza kaj malsupra basenoj de la
Flava Rivero, tiuj antikvajhoj havas lokajn karakterizajhojn. La dekkelke da delikataj
fajencaj kuleroj kun tenilo en formo de birda kapo kaj malgrandaj fajencajhoj
en sama formo probable estis totemo de prauloj de la antikva Shu-regno. Oni facile
ligis tiun kun la nomo de la unua regnestro de Shu, ke li nomighis Duyu (kukolo).
La
18-an de julio de 1986 oni trovis jadajhojn uzatajn por rito. Arkeologoj prifosis
kultan kavon 4.4 m longan, 3.4 m larghan kaj 2.2 m profundan. Meze de augusto
de 1986 oni trovis duan kultan kavon 20 metrojn for de la unua. En la dua kavo
oni elterigis pli ol 1000 valorajn bronzajn skulptitajn figurojn.