Lau
informoj de la China Akademio de Sciencoj kaj China Shtata Buroo
de Historiaj Objektoj, nano-materialoj produktitaj de la nano-materiala
laboratorio de la Nordokcidenta Universitato sub la China Akademio
de Sciencoj estos uzataj por protekto de la terakota legio de
Qin-dinastio en Shaanxi-provinco kontrau atako de shimoj.
Tio estas
nova teknologio post naskigho de informadiko kaj genologia inghenierio.
Per tiu teknologio oni povas manipuli apartajn atomojn kaj molekulojn
por krei novajn materialojn kun apartaj funkcioj en la kampo
de miliardono da metro (t.e. unu nano). Zu Yong, estro de la
Nanomateriala Instituto de la Nordokcidenta Universitato, diris:
"Ni trovis en la esploro, ke oni povas fari travideblan
gluon el nove faritaj nanomaterialoj, kombinante solon kaj ghelon,
kaj per ghi shmiri la historiajn objektojn, tiel estighos neorganika
membrano, kiu komplete izolos la historiajn objektojn de la
ekstera medio. Tio tre utilas al la longatempa protektado de
la objektoj."
La terakota
legio de Qin-dinastio elterigita en 1974 estas unu el la gravaj
arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20-a jc. Char la taugaj
humideco kaj temperaturo en la kavoj estas utilaj al la shimoj,
tial la argilaj figuroj kun brilaj koloroj che la elterigho
jam senkolorighis pro shanghigho de la medio kaj atako de la
shimoj. La arkeologia prifosado montris, ke en la mauzoleo estas
8000 argilaj figuroj, el kiuj nur 1000 elterighis. La eksponataj
figuroj estas plejparte makulaj kaj grizaj, rigardate de malproksime.
Shimoj jam farighis "kancerigaj" por la tieaj argilaj
figuroj. Oni trovis pli ol 40 specojn da shimoj sur la tiuj
figuroj.
Fakuloj diris:
"Nano-materialoj, kiuj asimilas ultraviolajn radiojn, povas
preventi atakon de shimoj, senkolorighon kaj putrighon de objektoj."
Ili estas utilaj ankau por malpliigi la malutilajn gasojn en
la aero. Oni diris, ke tiu neorganika membrano el nano-materialoj
estas utila por protekti ne nur argilajn objektojn, sed ankau
silkajhojn kaj paperajn objektojn.
S-ro Wu
Yongqi, direktoro de la Muzeo de la Terakota Legio de Qin-dinastio,
diris, ke por chinaj arkeologoj estas grava problemo bone protekti
la terakotan legion de Qin-dinastio. En la pasintaj pli ol 20
jaroj chinaj arkeologoj atingis grandan sukceson en prifosadode
argilaj figuroj, tamen malmulte sukcesis en la laboro kontrau
la shimoj. Li diris ankau: "Utiligo de la nova teknologio
estas utila por realigi la deziron de la chinaj arkeologoj longatempe
konservi la belajn kolorojn de la figuroj de la terakota legio
de Qin-dinastio."
Rilataj artikoloj:
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: Gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio