Norde de
Lishan-monto en Lintong, Shaanxi-provinco, imponas la Mauzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a. K.). La mondfamaj
argilaj militistoj kaj chevaloj trovighas norde de la vojo al
la orienta pordego de la mauzoleo.
En marto
1974, kiam loka kamparano fosis puton, li trovis rompitajn argilajn
homajn kapojn, korpojn kaj manojn en grandeco de tiuj de veraj
homoj. Do, ekis la prifosado de la "Oka Miraklo de la Mondo".
Nun jam finighis la reordigado de la kavoj n-roj 1, 2 kaj 3
kun argilaj militistoj kaj chevaloj, kaj dauras la ghenerala
prifosado.
La argilaj
militistoj kaj chevaloj distingighas per siaj grandeco, multeco
kaj vereco. Ili, ege versimilaj, estas tiel grandaj kiel veraj
homoj kaj chevaloj. En unu kavo trovighas argilaj militistoj
kaj chevaloj, kiuj formas grandan formacion. Post esploro oni
konstatis, ke en la kavo estas 8 mil argilaj militistoj, 600
argilaj chevaloj, 125 lignaj charoj kaj pli ol 39 mil diversaj
bronzaj armiloj. En la kavo de kunentombigitajhoj okcidente
de la mauzoleo trovighas du bronzaj chevalcharoj. Fakuloj diris,
ke la argilaj militistoj kaj chevaloj antaue estis koloraj.
En 1999, dank' al la avangarda tekniko, arkeologoj finfine sukcesis
konservi la kolorojn de la argilaj militistoj kaj chevaloj,
ke ili bunte reaperis en la mondo kun sia origina aspekto.