Chiujare,
en la 18-a de la oka monato lau la china luna kalendaro maskareto
mughe movighas kun giganta alttajdo en Qiantang-riveron. Tiam
homoj svarmas en Xiaoshan kaj Haining de Zhejiang-provinco por
spekti la maskareton. Tion oni konsideras kiel lokan tradician
festivalon.
La China Internacia Maskareto-spekta Festivalo de 2003 en Xiaoshan
okazis en la feria vilagho Maskareto-Spektado. La festivalon kune
organizis la lokaj turisma buroo kaj registaro. La maskareto en
la parto de Qiantang-rivero en Xiaoshan estas plej impona pro
la tajdo horizontale venanta kaj la tajdo revenanta. Krome, pro
longa historio kaj richa kulturo de la loko oni prenas Xiaoshan
kiel plej taugan spektejon de la maskareto.
Ekde
la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Xiaoshan-anoj okazigas la
festivalon por vigligi turismon, prosperigi ekonomion kaj komercon,
kaj altiri al si investojn chinajn kaj alilandajn. La festivalo
de 2003 venigis pli ol 50 mil cheestantojn chinajn kaj alilandajn
al sia inauguro, en kiu lokaj artistoj prezentis richajn kaj charmajn
programerojn.
La chi-jara festivalo dauris tri tagojn,
dume okazis ekonomia seminario en la kadro de la ekonomie disvolvighintaj
distriktoj de Chinio, Arta Vespero, Kultura kaj Arta Festivalo
k.a.
Rilataj materialoj:
1.
Maskareto estas rara fenomeno de la naturo. Qiantang-rivero en
Chinio, Amazono en la Suda Ameriko kaj Gango en la Suda Azio estas
rigardataj de la internacia geografia rondo kiel tri plej grandaj
riveroj de la mondo, en kiuj okazas plej imponaj maskaretoj.
2.
Xiaoshan estas distrikto de Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco.
Ghi havas 8000-jaran kulturon Translaga
Ponto kaj pirogon, la plej fruan en la mondo. En la lastaj
pli ol dek jaroj ghi estis plurfoje honorita kiel “unu el
la cent ekonomie evoluintaj distriktoj de Chinio.
|