La
ruino Translaga Ponto situas en la samnoma vilagho sudokcidente
de Xiaoshan, Zhejiang-provinco. En la antikveco la ponto rajdis
inter la supra kaj malsupra partoj de lago. La lago formighis
en Song-dinastio (960-1279). Pro longtempa sedimentado de sapropelio
en la fundo de la lago, la ruino estis kovrita de terajhoj kun
dikeco de 3-4 m. Dank’ al tio, la historiaj objektoj elterigitaj
che la ruino komplete estis en tre bona stato.
En
1990, 2001 kaj 2002 la ruino estis trifoje prifosita kaj tie
elterighis centoj da historiaj objektoj fajencaj, jadaj, lignaj,
ostaj kaj shtonaj. En fajencaj ujoj estis rizo. Fakuloj asertis,
ke la rizo estis kulturita. Che la ruino oni malkovris 11 kulturajn
tavolojn kaj ruinojn de domoj kaj aliaj konstruajhoj.
Lau scienca esploro pri elfosajhoj
kaj trunkoringoj de arboj, arkeologoj asertis, ke la menciita
ruino havas historion de 8000 jaroj. Tio estas grava arkeologia
eltrovo de neolitiko. En 2001, la ruino Translaga Ponto estis
enlistigita kiel unu el la dek novaj arkeologiaj eltrovoj de
Chinio.
Menciindas,
ke en la triafoja prifosado arkelogoj elterigis preskau kompletan
pirogon, kies kapo rigardas al nordoriento kaj kies vosto al
sudokcidento. Ghi longas je 5.6 m, larghas je 53 cm kaj profundas
je 20 cm. Ambaughiaj randoj estis iom difektitaj. Apud ghi estis
kelkaj lignaj fostoj kaj remiloj kaj peco da pajla plektajho.
Sur la kava surfaco de la pirogo estas
postsignoj de ligno-apogado kaj sur ghia korpo evidentas vertikalaj
postsignoj de prilaborado. Fakuloj asertis, ke prauloj faris
la pirogon per shtona adzo.
Lau
tio, ke la pirogo elterighis el la naua kultura tavolo, arkeologoj
konstatis, ke ghi aghas 8000-7000 jarojn.
Por bone konservi ghin, oni konstruis
gigantan domon en la prifosejo kaj serioze traktis ghin per
speciala kemiajho.