En
la densa primitiva arbaro de Xishuangbanna de Yunnan-provinco en la sudokcidenta
Chinio kreskas multaj mirindaj vegetaloj.
Multaj
niveloj de flauro. En la subtropika kaj mezvarma zonoj la arbaroj havas nur 1-3
nivelojn, sed en la tropika pluvarbaro de Xishuangbanna kreskas pli ol 5 niveloj,
kaj en iuj lokoj 8 niveloj. La plej alta parashoreo altas 88 metrojn kaj estas
tre bona materiala ligno. En la meza nivelo la arboj altas ghenerale 20 metrojn.
La malsupran nivelon konsistigas arbustoj kaj rampuloj en longo de centoj da metroj.
En la baza nivelo kreskas herboj kaj muskoj de tre diversaj specoj. Unu
arbo faras arbaron. Proverbo diras, ke "unu arbo arbaron ne faras, unu fadeno
shnuron ne faras". Sed en Xishuangbanna chie oni povas vidi arbarojn el sola
arbo. Banjano havas ne nur dikegan trunkon, sed ankau 20-30 en-aerajn radikojn,
kiuj formas arbaron.
Arbotrunko floras kaj fruktas.
Kutime arboj havas florojn sur branchoj. Sed artokarpo en Xishuangbanna havas
florojn kaj fruktojn sur la chefa trunko. La granda dolcha kaj bonodora frukto
pezas 15 kilogramojn. Arbeto strangolas arbegon.
Kurtipo kaj iuj aliaj arboj havas multajn en-aerajn radikojn, kiuj chirkauvolve
rampas malsupren lau la trunko de arbego kaj enradikighas en la tero. Iom post
iom la arbego estis strangolita. Tian arbeton oni nomas "murdisto en arbaro". Dancanta
herbo. Kodariokaliko, du futojn alta, havas sur sia tigopinto foliolojn, kiuj
tremetas pro sono. Kiam oni kantas au muzikon ludas apud ghi, la folioloj tremetas
samtakte. Oni nomas tiun herbon "dancisto en vegetala regno".
Vegetalo
manghas animalon. Estas herbo Porkokagho, sur kies foliopinto elkreskas sako.
La sako estas belkolora kaj odoras per agrabla odoro. Tentite, insekto eniras
en la sakon, kaj la sako tuj fermighas, dume sekrecio de la sako malkomponas la
insekton. Nemortigebla herbo. Tia herbo havas fingrodikan
tigon rektan. Ghi ne havas branchojn kaj la folioj kreskas rekte sur la tigo.
Se oni dispecigas ghin, ghi rapide rehavas radikon kaj novan tigon. Plej
venena arbo. En Xishuangbanna kreskas la plej venena arbo antiaro. Ghi estas altega
kaj ghia blanka suko estas terure venena. Lokanoj shmiras sagopintojn per miksajho
de ghia suko kun tabaka suko por chasado. Trafite, bestoj mortas en palpebruma
dauro. Arbo
kreskanta plej rapide. Tie kreskas arbo nomata ronda floro. Ghi havas rektan trunkon
kaj malmultajn branchojn. Chiujare ghi povas kreski je 2-3 metroj kaj povas atingi
16-17 metrojn. En la Monda Forstuma Konferenco en 1972 la cheestantaj forstumaj
fakuloj unuvoche nomis ghin "mirakle rapide kreskanta arbo".
Plej
alta arbo parashoreo. Ghi havas rektan trunkon sen branchoj. Ghi povas atingi
50-60 metrojn kaj la plej alta estas 88-metra. Ghia krono similas al ombrelo,
kaj la lokanoj nomas ghin ombrel-arbo. Botanika
ghardeno sur arbo. Oni povas vidi, ke sur multaj arboj, ekzemple olepalmo, kreskas
dekoj au ech pli ol cento da specoj da parazitaj vegetaloj. Ili havas tre diversajn
formojn kaj donas florojn rughajn, flavajn, blankajn k.a. La parazitaj kreskajhoj
formas belan miniaturan ghardenon sur arbo.
Plej
malpeza arbo. Ghia ligno estas tre malpeza, ke 1 kubmetro da ligno pezas nur 115
kilogramojn, 1/9 de samkvanta akvo. Ghi estas malpeza kaj elasta, kaj povas transigi
sonon kaj izoli varmon. Ghi estas multe uzata kiel remburajho en farado de raketo,
aviadilo kaj motorboato. Plej peza arbo pterokarpo.
1 kubmetro da tia ligno pezas 1150 kilogramojn. La ligno estas masiva, fajna,
bela kaj malmolega, tauga por luksa meblaro kaj dekorado.
Olea regho en arbaro - olea kukurbo.
Tia frukto estas flav-verdeta kaj pezas 0.5-1 kilogramon. La karno
de frukto estas laktoblanka kaj en chiu frukto estas 8-12 semoj,
kies enteno je oleo estas 71-77%. Sed la olea palmo, nomata monda
olea regho, kies enteno je oleo estas nur 50%. La oleo de olea
kukurbo estas tre delikata, la frukto manghebla kaj richa je graso
kaj proteino.
Rilata artikolo: Vegetaloj
estas sentemaj
|