En la vegetala regno estas multe
da interesaj fenomenoj, kiuj montras, ke vegetaloj estas sentivaj kaj povas distingi
amikojn de la malamikoj.
Sentivaj vegetaloj
Sciencistoj
elkondukas la sentivecon el vegetaloj per mikroondoj, kiujn ili shanghas en sonon.
De tio oni scias, ke pro manko de akvo melongeno vespiras. Prilumate de la suno,
sunfloroj eligas ghojan bruon. Botanikistoj nomas la vegetalan lingvon "mikrovarma
lingvo", lau kiu oni scias la soifon, malsaton, varmighon kaj malvarmighon
de la vegetaloj. Sensitivo kaj juka arbo estas tipaj vegetaloj sentivaj. Karesate,
la sensitivo velkas, kaj la branchoj de la juka arbo ektremas. Efektive preskau
chiuj vegetaloj havas sentemon.
Vegetaloj povantaj distingi amikojn disde
malamikoj
La esploro montras, ke iuj vegetaloj
estas amikaj unu al alia kaj ilia kunvivado utilas al ili chiuj, dum aliaj vegetaloj
estas malamikaj unu al alia kaj la kuna kreskado malutilas al ili. Cepo kaj karoto
estas amikoj kaj ilia odoro povas forpeli fiinsektojn unu de la alia. Se oni plantas
violon en vinberghardeno, do la vinberoj estas pli bongustaj. Kapobrasiko estas
malamika al sinapo kaj celerio. Se ili kreskas kune, do ili velkas. Se narciso
kaj konvalo vivas kune, ili ambau mortas. Pomo kaj maizo estas malamikaj unu al
alia kaj terpomo estas malamika al pluraj vegetaloj.
Venghemaj vegetaloj
En
Peruo kreskas sovagha herbo 50 cm alta. Chiu ghia floro havas 5 petalojn, kies
rando estas plena de dornoj. Tushate, ghia petalo elvolvighas por piki la tushanton,
ke li sangas au ricevas cikatron. En Xishuangbanna de Chinio estas venghema arbeto.
Pro ajna tusho ghi forte mordas la tushanton kaj ghin timas ech elefantoj.
Alarmaj
vegetaloj
Sciencistoj de Edinburg-universitato,
Britio, elkulturis mirindan tritikon. Kiam tia tritiko estas atakata de bakterioj
au trosekeco, ghiaj folioj eligas delikatan bluan lumon, kvazau alarmante la mastrojn
kontrau la minaco. Tamen la lumo estas malforta, kaj oni ghin rimarkas nur per
speciala instrumento.