La
fama monto Doutuan en Sichuan-provinco havas 3 pintojn apikajn, kvazau hakitajn.
Sur la montpintoj estas imponaj konstruajhoj kaj la montpintoj estas interligitaj
per feraj chenoj. La bonzoj sur la montoj chiutage iras sur ili dum multaj generacioj
kaj irado sur ili farighis mirakla spektaklo de Sichuan. Doutuan-monto
situas en la sudokcidenta parto de Jiangyou de Sichuan-provinco. Kiam okazas foiro,
la monto estas vizitata de multaj pilgrimantoj kaj turistoj. Ili plenigas la montvojon
el mil shtupoj. Che la supra ekstremo de la vojo estas Lingyan-templo. Ambauflanke
de la fronta pordo de la templo staraspo unu gisfera flagstango. La templo estis
konstruita en la 1180-a jaro. En la templo estas turnebla okangula bretaro por
sutroj. Ghi estas landnivela protektata historia restajho. La bretaro estas nigra
kun ora ornamo. Ghi altas dekkelke da metroj kaj ghia diametro estas 8 metroj.
Sur la bretaro staras statuoj de pli ol 200
famaj taoistoj en longa robo kun larghaj manikoj. La bretaro estas farita el ligino.
Malgrau brulegoj pro milito en pli ol 900 jaroj, la bretaro restas sendifekta.
Vere miraklo! Ghi estas la plej malnova kaj plej granda inter la samspeculoj.
Ghi estas ankau la plej antikva konstruajho de Doutuan-monto. Pli
supre de la templo estas la montpinto de Toutuan. Rigardante chirkauen, oni vidas
senliman kamparon kaj belajn pejzaghojn. Krome tie oni povas vidi ankau alian
spektaklon - irado sur fera cheno en alta aero. Viro en flava vesto ekvilibre
saltas sur la feran chenon. Li malrapide levas la maldekstran piedon, kunmetas
la manplatojn kaj staras sur la dekstra piedo sur la cheno dika kiel dika fingro
de homo. Vento siblas kaj lia vesto tremas. Sed la viro kun rideto senmove staras
sur la cheno. Subite li renversas sin kun la kapo malsupre kaj unu piedo krochita
sur la cheno, dum la brakoj etenditaj. Chiuj rigardantoj estas surprizitaj de
lia prezentado. Sur Doutuan-monto kreskas blankshelaj
pinoj: Iliaj blankaj sheloj similas al skvamaro de fisho kaj trembrilas en sunradioj.
Ili kreskas sur roko kaj enradikighas en rokfendoj. Malgrau manko de akvo kaj
sterko, ili kreskas prospere kaj havas grandan kronon. Rilata materialo:
Jiangyou, hejmloko de granda poeto Li Bai |