Jiangyou
estas pitoreska historia kultura urbo situanta en la nordo de Sichuan-provinco.
En tiu bela loko naskighis la granda china poeto Li Bai. La
22-26-an de septembro de 2001 en Jiangyou oni okazigis aktivadon por festi la
1300-an datrevenon de lia naskigho. Multaj erudiciuloj, fakuloj, famaj aktoroj
kaj turistoj venis al la loko por cheesti la aktivadon. Li
Bai (701-762), alinome Li Taibai, naskighis en Tang-dinastio. Dum sia vivo de
61 jaroj li verkis multajn poemojn, kiuj estas rigardataj kiel gemoj en la china
literatura trezorejo. Lia patro estis alte klerigita en literaturo kaj la bona
familia deveno kaj socia medio influis lin. En sia knabeco li jam montris geniecon
en literaturo. En la juneco li shatis skermadon kaj muzikilludadon. Tiuj hobioj
richigis lian vivon kaj sciojn. Jiangyou nutris
la poeton kaj la lokanoj bone koservas lian domon kaj regule kultas lin. Oni restarigis
pli ol 30 ruinojn rilate liajn naskighon, lernadon, pentradon, versoverkadon k.a.
Dum
la aktivado la Muzeo de Li Bai unuafoje eksponis milojn da aktikvajhoj, belaj
shtonoj, kaligrafajhoj kaj pentrajhoj de famuloj en la historio. En la unua tago
de eksponado pli ol 3000 homoj vizitis la muzeon. En nebula pluvo, ghuante muzikon
de antikva muzikilo, la vizitantoj pririgardis la verkojn de famuloj kaj estis
profunde infektitaj de la densa kultura atmosfero. Inauguro
de monumento de Stelearo de Taibai pushis la aktivadon al la kulmino. Chi-jare
Sichuan-provinco kaj Jiangyou pagis 50 milionojn da juanoj por konstrui la Stelearon
de Taibai. En la areo de 20 hektaroj staras 1500 steleoj dividitaj en 5 kategoriojn
lau la stiloj de la poemoj de Li Bai. 1300 jaroj
pasis post la 701-a jaro, en kiu naskighis Li Bai. Grandaj shanghighoj okazis
al Jiangyou, ke ghi jam farighis nova industria kaj turisma urbo. Surbaze
de abundo da richfontoj, la popolo de Jiangyou starigis la industrian sistemon
kun metalurgio, fuelo, mashinfarado, kemiindustrio kaj tekstilado kiel la chefaj
punktoj. Krome, en Jiangyou funkcias termoelektrejo plej granda en la sudokcidento
de Chinio. La pokapa jara enspezo de la urbanoj atingis 6150 juanojn (8.3 juanoj
= 1 usona dolaro). Samtempe Jiangyou estas unu el la 100 urboj kun plej bona financo.
Jiangyou havas ne nur abundon da produktajhoj,
sed ankau multajn pitoreskejojn. En Jiangyou estas tri provincnivelaj pitoreskejoj
inkluzive de Doutuan-monto. Krome ghi estas nepra trapasejo al la pitoreskejo
Jiuzhaigou, enlistigita de Unesko kiel monda natura heredajho. En la unuaj 7 monatoj
de 2001 jam miliono da homoj vizitis Jiangyou.
Rilata materialo: Doutuan,
fama monto de Sichuan-provinco
|