Jam
antau 200 jaroj europanoj prenis haliotojn (Haliotis)
kiel manghajhon. En la imperiestra palaco de Qing-dinastio (1644-1911)
iam estis festeno el haliotoj. Tiam shtatoficistoj de chemaraj
provincoj plejparte tributis al la suvereno haliotojn. La unuaklasaj
shtatoficistoj tributis unu grandan halioton kaj la sepaklasaj
sep malgrandajn haliotojn.
Haliotoj estas konkuloj ovalformaj. Ili ghenerale
vivas che rokoj, en fendoj kaj grotoj kun abundo da algoj, kie
la akvo torentas. Chin-medicinaj kuracistoj opinias, ke ili estas
nutrorichaj marproduktajhoj tre tonikaj, tamen ne altkaloriaj.
Shelo de haliotoj estas fama china drogo, kiu utilas al hepato
kaj okuloj kaj forigas katarakton. Estas haliotoj sekaj kaj freshaj.
Ju pli grandaj estas la haliotoj, des pli valoraj ili estas. Por
prepari pladojn el haliotoj, antau chio oni metas ilin en akvon
por 10-12 horoj kaj post tio lavas ilin. Oni metas bambuajn slipojn
en la fundon de marmito kaj sur la slipojn haliotojn, kokon, ripajhojn
kaj iom da shinko, envershas konvenan kvanton da akvo kaj kuiras
ilin per milda fajro. Tiamaniere oni povas konservi la originalan
guston de haliotoj. Estas grave regi la fajran intensecon kaj
precipe en la finaj horoj.
En la mondo estas multaj produktejoj de haliotoj,
el kiuj Meksikio estas la plej granda. Ankau en Australio, Japanio,
Suda Afriko, chepacifikaj lokoj de Usono kaj regionoj che la Araba
Maro vivas haliotoj. Haliotoj vivas ankau en Guangdong, Taiwan,
Fujian, Liaoning kaj Shandong de Chinio.
La haliotoj kuiritaj de Hongkong estas mondfamaj.
Chiujare multe da japanaj turistoj veturas tien por gustumi ilin.
Rilata artikolo: Yang Guanyi
kaj liaj pladoj el haliotoj
|