En
la mondo estas diversaj asocioj, el kiuj la Internacia Asocio
de Shtatestraj Kuiristoj estas aparte atentinda. Ghi estas la
plej alta organizajho de kulinara arto. Ghi donas la plej altan
premion al siaj membroj -- la Oran Medalon CCC. Ghis hodiau en
la mondo nur tri homoj ricevis ghin. Ili estas kuiristo de eksprezidanto
de Francio, kuiristo de 5 usonaj prezidantoj kaj Yang Guanyi,
eminenta kuiristo de haliotoj en Hongkong, Chinio. La de Yang
preparita halioto estas multe shatata de shtatestroj de diversaj
landoj kaj allogis multege da richaj frandemaj turistoj.
Infaneco en milita tumulto
La Hongkong-anoj rigardas Yang Guanyi kiel
sian fieron. Fakte Yang estas fiero ne nur de Hongkong, sed ankau
de chiuj elmigrintaj chinoj. Tiu eminenta china kuiristo havis
mizeran infanecon kaj liaj travivajhoj vidigis la diligentecon
kaj saghecon de la china nacio.
Yang naskighis en 1932 en Zhongshan-gubernio,
loko richa je fishoj kaj rizo en suda Chinio. Tiam en la tuta
Chinio regis milita kaoso kaj plie liaj gepatroj eksedzighis.
Li kaj liaj du fratinoj vivis en orfejo. Malfeliche estis, ke
liaj du fratinoj tie mortis unu post alia.
La morto de la fratinoj estis peza bato al
li. Li, dekkelkjara knabo, kun 50 juanoj donita de lia avino,
iris al Hongkong kaj eklaboris kiel purigisto kaj servisto en
restoracio kaj fine mem funkciis kiel direktoro. Dank' al siaj
diligenteco, honesteco kaj sagho li akiris laudon kaj admiron
de la kuirista rondo de Hongkong.
Valoraj haliotoj
En la 70-aj jaroj prosperis en Hongkong la manghajha industrio.
Tiam en Hongkong estis proksimume 8 mil restoracioj grandaj kaj
malgrandaj. Yang kaj liaj amikoj kune funkciigis restoracion.
Komence la restoracio, kiu servis chefe per maraj produktajhoj,
funkciis glate, sed post kelkaj jaroj la entreprenado farighis
pli kaj pli malfacila. Pluraj akciuloj retiris sian kapitalon
kaj la restoracio falis en depresion. Tiam Yang, direktoro de
la restoracio, persone laboris kiel kuiristo, kio estis malofta
en la tiama Hongkong kaj multe kuraghigis la dungitojn.
Efektive, jam en la unua tago, kiam aperis
depresio de la restoracia entreprenado, Yang atente observis kaj
analizis aliajn restoraciojn de la loko por trovi la vojon liberigi
sin el la malfacilo. Post plurjara observado li trovis, ke restoracio
destinita por servi al richaj klientoj estas prospera. Ghiaj pladoj
el haliotoj, holoturioj kaj sharkaj naghiloj estas rafinite preparitaj
kaj ankau ilia prezo estas alta, tamen multe da klientoj vizitas
ghin. Ghia sukceso edifis lin, ke li decidis prove fari multekostajn
pladojn el haliotoj.
Tiam iuj asertis, ke Yang ne sukcesos en tio,
char por prepari bongustan pladon el halioto oni bezonas du tagojn,
kaj plie la laboro estas delikata kaj laciga. Haliotoj estas valoraj,
kaj se la de Yang preparita plado el halioto estas malpli bongusta
ol tiu en la fama restoracio, do Yang suferos de pli granda deficito.
Yang tamen kredis, ke la homo eltenema estas
pli forta ol dio. Li achetis haliotojn valorajn je pli ol cent
miloj da juanoj kaj faris sisteman studon kaj preparadon. Post
kelkjara penado, en la komenco de la 80-aj jaroj li finfine sukcesis
en preparo de bongustaj pladoj el halioto. El seka halioto de
Japanio kaj per tradiciaj kuiriloj, kia argila poto kun bragho,
li preparis bongustan pladon. En la preparado li rezervis la esencon
de maljunaj kokinoj kaj ripajhoj kaj faris renovigon en uzado
de fajro. Iom post iom liaj pladoj el haliotoj superis aliajn
kaj li mem ekghuis grandan famon inter la Hongkong-aj entreprenistoj
de restoracioj.
Li estas fama ankau ekster Hongkong
Surbaze de siaj atingoj Yang daure rafinis sian kuirarton kaj
disvolvis sian sperton akumulitan en la pasintaj 30 jaroj. Lia
kuirarto jam atingis altan nivelon. Li prezentis sian arton prepari
pladojn en ceramika poto antau la klientoj, kio mirigis la kuiristan
rondon de Hongkong.
Maje de 1985 rekomendita de la kulinaraj majstroj
de Hongkong, li veturis al Pekino kaj prezentis sian arton en
la Popola Halo. Lia prezentado mirigis chiujn apudestantajn kuiristojn
kaj de tiam la frandajhoj preparitaj de li famighis tra la tuta
Chinio.
En la sekvanta jaro invitite de la Hotelo
por Shtataj Gastoj Diaoyutai li refoje veturis al Pekino, instruis
sian arton al la tieaj kuiristoj kaj persone preparis pladojn
por chinaj gvidantoj. En tiu jaro la magnato de shipoj de Hongkong
Bao Yugang regalis Deng Xiaoping en la hotelo. Kiam ili manghis
pladon el haliotoj, Deng kun emocio diris, ke tiel bongusta plado
estas manghebla nur post ekpraktikado de la politiko de reformado
kaj pordmalfermo. Kaj la kuiristo, kiu preparis la pladon, lernis
la kuirarton ghuste de Yang Guanyi.
De tiam Yang farighis granda famulo. Richaj
komercistoj, grandaj frandemuloj, eksterlandaj turistoj kaj gravaj
politikistoj kaj altrangaj oficistoj unu post alia vizitis lian
restoracion, kaj li prezentis sian arton en multaj lokoj de Chinio
kaj aliaj landoj kaj plurfoje ricevis grandan premion.
|