LERTA
ISLAMANO
La fondinto
de Donglaishun estis islamano, kiu nomighis Ding Deshan. Helpante
sian patron transporti teron al la Imperiestra Palaco en la juneco,
li ofte preterpasis Dong'an-foirejon, kiu iam estis chevalejo
de oficistoj de la palaco kaj poste prosperighis. Ding Deshan
rigardis ghin bona loko. En 1903, post la morto de sia patro,
li starigis manghajhbudon kun benko kaj chareto kaj vendis fagopirajn
spagetojn kaj maizajhojn. Poste li invitis majstron fari tirspagetojn,
kiuj altiris klientojn el diversaj lokoj. Post tri jaroj li vendis
ankau en la templaj foiroj de Pekino.
Dong'an-foirejon
gvidis eunuko Wei Yan, kiu tre shatis liajn tirspagetojn. Ding
Deshan afable servis al li kaj trovis lian shaton. La eunuko estis
richa, sed sen infano. La lerta Ding Deshan farighis lia nominala
filo.
En 1912 Donglaishun
jam grandighis, sed katastrofa milito en Pekino ruinigis lian
budon. Post la granda atako Ding Deshan restarigis en 1914 la
restoracion Donglaishun, kiu vendis chefe brogitan shafajhon.
PROSPERIGhO
Laudire la
brogita shafajho aperis en Yuan-dinastio (1271-1368). Tiam kontinuis
milito, mankis manghajho al militistoj, kaj la kuiristoj de Kublajo,
imperiestro de Yuan-dinastio, elpensis dum milito la metodon kontrau
frosto kaj malsato. Ili brogis tranchitajn shafajh-pecojn en bolanta
akvo kaj manghis ilin kun spicajhoj. La manghmaniero ricevis laudon
de Kublajo kaj estis disvastigita en la armeo. Post kelkaj dinastioj
la brogita shafajho havis apartan guston.
Ding Deshan
elpensis administran metodon rilate brogitan shafajhon. Post kelkaj
jaroj lia Donglaishun farighis fama restoracio, kiu altiris ne
nur ordinarajn popolanojn, sed ankau altrangajn shtatoficistojn
kaj nobelojn. La prospero de la restoracio estis nedisigebla de
lia teorio pri mastrumado. Li opiniis, ke la bona gusto kaj fresheco
de shafajho dependas de elekto kaj prilaboro de shafo kaj abundo
da spicajhoj.
Tiam pro granda
konsumo de shafajho li devis acheti grandan nombron da shafidoj.
Li nutris shafidojn ghis ilia grasigho kaj poste buchis ilin.
Li invitis majstron lertan en tranchado de unu-kilograma shafajho
en 160 pecojn, kiujn oni metis en grandan porcelanan teleron kun
blua desegno, kies vejno videblas tra la shafajh-pecoj. La majstro
instruis dischiplojn kaj heredigis la arton. La trancharto de
la majstro prezentis ankau alian pejzaghon. La spicajho por brogita
shafajho konsistas el bonaj misoo, glicirizo, cinamo, kando kaj
porea sauco. Malproksime oni jam flaras la bonodoron.
La posteuloj
de Donglaishun ne nur heredis la tradicion, sed ankau kreis harmonian
unuighon de odoro, koloro, formo kaj ujo. Nun Donglaishun havas
98 branchojn en Chinio kaj ghia marko estis registrita en pli
ol 50 landoj. La restoracio altiris ankau famulojn el aliaj landoj.
S-ro Herry Kissinger, iama shtata sekretario de Usono, kun sia
edzino manghis brogitan shafajhon en la restoracio kaj laudis
la manghajhon kiel belan sunfloron.
Rilata artikolo: La
nutrovaloro de shafajho
|