Oni diras,
ke bela manghujo taugas por bongusta manghajho, nutroricha manghajho
taugas pli ol kuracilo. La shafajho povas varmigi korpon, pliigi
energion, multigi sangon kaj veki apetiton, kio estis notita ankau
Medicinaj Materialoj, fama china kuraca libro de Ming-dinastio
(1368-1644). Vintre maljunuloj timas malvarmon, kaj la varma kaj
tonika shafajho utilas al homa korpo pro la naturo de shafo kontrau
frosto. La shafoj produktighas en regionoj de frosta altebenajho,
chefe de Altebenajho de Interna Mongolio, kie la temperaturo diferencas
en tago kaj nokto. Kaj tie trovighas multe da grasaj gresejoj.
Pro migrado la pashtistoj en la gresejoj havas fortan korpon,
kiu rilatas al manghado de shafajho kontrau frosto.
Suda Chinio
situas en subtropika zono. La basenoj de Yangzi-rivero kaj Perlo-rivero
havas abundan pluvokvanton kaj grandan humidecon en 4 sezonoj.
Reumatismo, nukavertebra malsano kaj malsano de centra nervo ofte
atakas homojn, tial ankau sudanoj manghas shafajhon por forpeligi
humidecon, varmigi stomakon kaj rezisti froston.
Shafajho havas
richan proteinon kaj vitaminojn. Che 47 gradoj la graso de shafajho
fandighas, sed kun korpa temperaturo de 37 gradoj oni ne dikighas,
manghinte ech shafajhon. Shafajho estas delikata kaj utilas al
digesto kaj rezisto kontrau malsano. Oni ofte diras: "Ofte manghu
shafajhon, se vi volas longigi vian vivon.
|