Sen
distingo de sekso, agho kaj sezono, la ujguroj en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma
Regiono de Chinio shatas porti kvadratan vertochapon. Tiu kutimo dauris jam centojn
da jaroj. Tiaj vertochapoj estas belaj ornamajhoj. Ili surhavas desegnojn el nigraj,
blankaj kaj alikoloraj fadenoj kaj veluroj. Estas karaj kaj malmultekostaj simplaj
kaj malsimplaj vertochapoj. La ujguroj portas ilin en festotagoj, geedzigha ceremonio,
amuzaj kunvenoj kaj vizito al parencoj kaj amikoj.
En
bazaro oni povas trovi tre diversajn vertochapojn. Ili estas eksportajhoj. Oni
faras ilin en multaj metodoj de brodado. La chefa metodo estas kunkudri kvar pretigitajn
pecojn kaj meti la kunkudrajhon sur modelon por plastiko. La vertochapo estas
faldebla lau la kudreroj por oportunigi kunportadon. Foje oni povas vidi vertochapon
el 5 pecoj. Krome oni trikas vertochapon el blanka fadeno kun shtal-drata kadro.
Tia vertochapo estas facile lavebla. Oni faras ankau blankshtofan vertochapon
kun simpaj desegnoj de rughaj kaj verdaj floretoj. Tia vertochapo estas portata
en ordinaraj tagoj.
La
desegnoj de la vertochapoj de ujguroj havas formojn de floroj kaj fruktoj de Xinjiang.
Ili estas klasifikitaj en multajn stilojn, ekzemple loza, kunigita kaj krucan.
Vertochapoj
de ujguroj karakterizighas per fortaj lokaj gustoj. Vira vertochapo produktita
en Kashi de suda Xinjiang estas tre fama. Ghi estas nigra-blanka, kun largha supro
kaj 4 elstaraj anguloj. La desegno de tia vertochapo estas formita el 4 volutoj.
Virina
vertochapo de Hotan estas fama. Tiuspeca vertochapo estas plene brodita en diversaj
koloroj kaj la kvar anguloj estas iom elstaraj. Ghi estas la plej luksa virina
vertochapo. En Kuqa oni plej ofte vidas virinajn vertochapojn kun bidoj kiel ornamajhoj.
Iuj pendigas tian vertochapon en sia loghejo kiel luksajheton. Vertochapoj de
Turpan karakterizighas per kvar desegnoj en okulfrape helaj koloroj, kiuj preskau
kovras la tutan chapon. Vertochapo de Ili estas malalta, la koloroj mildaj kaj
la desegnoj surhavas postsignon de influo de Kazah-naciaj artoj.Ghia desegno estas
simpla kaj la koloro delikata. Tia vertochapo estas preferata de intelektuloj.
Vertochapo de Hami vidigas influon de Han-nacio. En Yutian, Minfeng kaj Qiemo
che la suda rando de la dezerto Taklimakan oni shatas porti tre malgrandan vertochapon
kun diametro de malpli ol 10 cm. Tie maljunaj kaj mezaghaj virinoj alpinglas tian
vertochapon sur sian shalon, kaj rigardate de malaproksime la chapo similas al
floro. Krome en Xinjiang oni klasifikas vertochapojn en grupojn por infano, junulo,
virino, maljunulo kaj imamo.
La plej bonaj farantoj
de vertochapoj estas virinoj junaj kaj maljunaj. En Xinjiang estas metiejoj, kiuj
produktas vertochapojn shatatajn de ujguroj kaj chinaj kaj alilandaj turistoj.
Rilataj
materialoj:
Ujguroj
Moroj
de Ujgur-nacio