Ujgur-nacio
en Xinjiang estas nacimaplimulto kun kompare granda membraro
kaj havas tre originalajn morojn.
LOGHEJO KAJ GASTRONOMIO
Ujguroj tre
atentas loghejon. Ili kutimas planti arbojn antau ol konstrui
domon. Iliaj domoj estas brikaj , kun tegmento ebena kaj korto
kvadrata. Preskau en chies korto kreskas fruktarboj kaj floroj.
En somero la domo kaj korto estas agrable ombrata de verdajhoj.
La domo konsistas el ekstera kaj interna chambroj. La lito estas
masonita el adoboj, ghis alteco de 50 cm. La tera lito estas
tegita per felto kaj la litajhoj stakas sur unupersona lito
en la angulo de la chambro. La fenestrobreto estas malalta,
la kurtenoj por la pordo kaj fenestroj estas tre fajnaj, ofte
el rugha au purpura shtofo. La mebloj estas ornamitaj per nacistilaj
inkrustajhoj.
La ujguroj
prenas tritikan farunon kaj laktoteon kiel chefajn nutrajhojn.
Ilia farunajho nang estas ronda flano bakita en speciala forno.
Tia flano estas tre seka kaj longe konservebla. La ujguroj faras
flanojn unu fojon en 1-2 semajnoj. La laktoteo estas farita
el longe kuirata brikteo kun lakto de bovo au shafo. Che trinko
ili enmetas iom da salo. La ujguroj havas sian propran manghmanieron
I. a. en gastigado, nome preni rizajhon dum manghado per manoj
anstatau kulero au manghbastonetoj. La manghajho estas preparita
el rizo, vegetala oleo, shafajho, karoto kaj cepo. Ankau fritita
sanzi estas tre shatata manghajho de la ujguroj. Ili faras striajhojn
el faruno knedita kun oleo, macerajho de zantoksilo (Zanthoxylum
bungeanum), ovoblanko kaj salo. Poste ili fritas la striajhojn
kaj fritas ilin. Tia manghajho estas uzata por regali gastojn
en festo. La ujguroj kutimas manghi karoton, tomaton, cepon,
kapsikon, terpomon, bovajhon kaj shafajhon. Ilia rostita shafo
kaj estas tre fama.
La ujguroj
tre respektas grandaghulojn. Che mangho ili prezentas la unuan
bovlon da rizo al grandaghulo. La ujguroj estas gastamaj, kaj
la gastoj sidas sur la honora loko. Kiam ili buchas bruton,
ili kuiras en la sama tago la kapon, hufojn kaj internajhojn
por regali la najbarojn.
LA FESTOJ KAJ VESTOJ
La plej gravaj
festoj de la ujguroj estas Rouzi kaj Korban. Rouzi
fakte estas fastofino en septembro. Antau tio estas unumonata
fasto, dum kiu oni ne manghas nek trinkas de tagigho ghis sunsubiro.
La piaj islamanoj ech salivon ne englutas. Post tiu monato oni
solene celebras, intervizitas kaj gratulas.
Korban
estas alinomata Buchfesto, en la 10-a de la 12-a monato lau la
islama kalendaro. Antau la festo oni devas purigi la vestojn kaj
litajhojn, kalki la murojn kaj balai la kortojn kaj stratojn.
En la festo oni portas festajn kostumojn. Matene oni iras viziti
la tombon de la antauuloj. Reveninte la viroj iras al moskeoj
por auskulti predikadon de imamo pri la Korano. Post la matena
preghado plej solena en la jaro, oni buchas shafon. Kaj samtempe
venas de alta konstruajho ritma tamburado kaj gaja ludo de surnao
(blovinstrumento). La homoj sen distingi aghon kaj sekson, ekdancas
gajan dancon lau la melodio. En la unua tago de Korban
junuloj devas saluti maljunulojn, dum la maljunuloj faras mondonacon
al la junuloj. En la sekvanta tago oni intervizitas. La festo
dauras 4-5 tagojn en la urboj kaj 7-20 tagojn en la kamparo.
La vestoj de
la ujguroj estas multfasonaj kaj belaj. La viroj portas longan
robon kaj senkoluman kaj senbutonan jakon kun fendo en la mezo
de la brusto kaj havas zonon che la talio. La chemizo estas mallonga
kaj fermita antau la brusto. La vestoj de junuloj estas garnitaj
per punto. La virinoj portas freshkoloran jupon, longajn shtrumpojn
kaj kvadratan kaptukon. Chu viroj, chu virinoj, chiuj shatas porti
chapeton. En la lastaj dekkelke da jaroj la virinoj shatis anstatauigi
chapeton per muslina au silka kaptuko. Krome la virinoj shatas
porti orelringojn, braceletojn, kolchenojn, fingroringon k.s.
ornamajhojn, kaj la junulinoj shatas nigrigi la brovojn kaj kolorigi
la ungojn.
La ujguroj
observas monogamion. Ili ghuas liberan enamighon. La geamantoj
devas okazigi simplan ceremonion por gefianchigho. La ceremonio
por geedzigho estas multe pli solena.
La edzigha
ceremonio havas du partojn. En la tago de edzigho au unu tagon
pli frue, la fiancho portas donacojn al la hejmo de la fianchino.
Akompanate de intimaj amikoj kaj malgranda orkestro muzikoludanta
kaj dancanta, la novedzo iras al la hejmo de la novedzino. Tiutage
la novedzino devas sin kashi en la hejmo de sia amikino, dum
la akompanantoj de la novedzo devas serchi shin. Trovite, shi
venas al la gepatroj en akompano de siaj amikinoj. Kun akompanantoj
la novgeedzoj venas en ornamitan chambron kaj sidighas unu apud
la alia. Imamo recitas sutrojn kaj faras demandojn al ili. Kiam
la novgeedzoj respondas per "jes", la imano donas al ili po
pecon de nang trempita en sala akvo por esprimi bondeziron,
ke ili vivu felichan vivon ghis blankigho de la haroj. Post
la ceremonio chiuj gaje kantas kaj dancas. La plej interesa
momento estas dancigi la novedzinon kaj shiajn gepatrojn. Vespere
du amikinoj akompanas la novedzinon al la hejmo de la novedzo.
Che adiauo la novedzino larmas por esprimi bedauron pro disigho
de la gepatroj kaj bonaj amikoj.
En la sekvanta
tago la familio de la novedzo donas bankedon al la gratulantoj
de ambau flankoj kaj donacas al chiuj gastoj de la novedzina
flanko mantukon, bombonojn kaj shtofon, kaj la donaco al la
gepatroj de la novedzino estas plej multa.
Kiam ujgura
virino trovighas en gravedeco de 8 monatoj, shia patrino kaj
kelke dapli aghaj virinoj venas viziti shian bopatrinon kun
donaco el bakitaj farchitaj farunajhoj kaj blanka silko por
jupo. Post tagmangho la patrino forkondukas la filinon, petas
7 pli aghajn virinojn preghi, ke la dio protektu shian filinon
en akusho. 7 tagojn post la akusho oni devas informi la edzon.
Post 40 tagoj la edzo, la bopatrino kaj kelke da virinoj venas
por donaci al la bebo vestojn, lulilon, litajhojn en la lulilo
kaj al la bofilino shtofon. Krome ili alportas grandan shafon,
rizon, bombonojn, teon k.a. por la ceremonio de enluligho de
la bebo. Lau la ujguroj virino sen akusho ne povas esti kalkulata
membro de la familio de la edzo.
|