Chinoj nomas la nauan tagon de la naua monato lau la
china luna kalendaro Tago de Duobla Nauo.
La nomado
originis en Han-dinastio (206 a.K-220p.K) antau chirkau 2000 jaroj. En tiu tago
en la imperiestra palaco oni kunportis foliojn de kornuso (aroma vegetalo), manghis
flanon kaj trinkis krizanteman vinon por havi pli longan vivon. Poste unu el la
kromedzinoj de imperiestro Liu Bang estis kalumniita kaj ekzilita el la palaco,
kaj shi kaj shiaj servistinoj daurigis tiun kutimon kaj popularigis ghin inter
la popolo.
En la antikveco la popolanoj shatis
ascendi altan lokon en tiu tago kaj nomis la tagon Tago de Ascendo. En tiu tago
oni devis manghi kukon el 9 tavoloj pli kaj pli malgrandaj ghis la pinto. Sur
la pinto oni starigis flageton el rugha papero kaj bruligis kandelon.
En
tiu tago oni devis apreci krizantemon kaj trinki krizanteman vinon. Oni diris,
ke tion iniciatis granda poeto Tao Yuanmin. Li vivis ermite kaj verkis multajn
famajn poemojn. Li famighis ankau pro sia shato al vino kaj krizantemo. Posteuloj
imitis lin kaj estighis la kutimo apreci krizantemon en tiu tago. Tiu kutimo furoris
en diversaj dinastioj.
En Tang-dinastio (618-907)
tre popularighis la kutimo kunporti foliojn de kornuso. Oni kredis, ke la folioj
estas talismano. Oni kunportis la foliojn sur brako, au metis ilin en aromsaketon
por kunporti, au porti sur la kapo. La foliojn portis virinoj kaj infanoj, sed
ilin portis ankau viroj en iuj lokoj.
En tiu tago
oni kunportis ankau krizantemon. Tiu kutimo furoris en multaj dinastioj. En Qing-dinastio
(1644-1911) oni gluis florojn kaj foliojn de krizantemo sur pordkadron kaj fenestrojn
por "forpeli malfelichon kaj alvoki felichon". Tio estis vario de portado
de floroj sur kapo. En Song-dinastio (960-1279) oni kunportis silkojn tonditajn
en formo de kornusa folio kaj krizantemo.