Yongfeng-maljunulejo
kun vilagha medio situas en chirkauurbo de Pekino kaj malproksimas de urba bruado.
En la korto kelkaj maljunuloj dise sidas por sinsunumo.
Wang
Yuyan, direktoro de la maljunulejo, sin okupis pri la bonstatiga afero pli ol
20 jarojn. Antau kelkaj jaroj shi farighis patrono de la maljunuloj. Shi diris,
ke Yongfeng-maljunulejo estis starigita en 1958. Tiam pro limigo de areo la maljunulejo
akceptis nur maljunulojn seninfanajn, ghi grandighis antau 10 jaroj kaj povis
enloghigi 50 maljunulojn, kaj rekonstruighis antau 2 jaroj.
Nun
la maljunulejo havas pli ol 150 litojn. La maljunuloj aghas 50-97 jarojn, sed
granda parto de ili jam estas pli-ol-80-jaraj kaj ne povas prizorgi sin mem. La
maljunulejo havas bonan tradicion respekti maljunulojn. La pli ol 30 prizorgantoj
estas kvalifikitaj pro trejnado antau la enoficigho. Chiutage la manghoj povas
kontentigi la guston kaj nutrivon de la
maljunuloj;
estas medicina servo tuttage por la maljunuloj; la maljunulejo ankau organizis
dancan, kaligrafian gimnastikan kursojn, kaj en festotagoj teatraj trupoj au studentoj
venis prezenti programerojn.
La chefa domo de la
maljunulejo havas du etaghojn. En la vestiblo kelkaj maljunuloj au amuzis sin
per maghango, au babilis sidante sur kanapo. Vidinte min, ili laudis, ke oni bone
servas kaj Wang Yuyan traktas ilin pli bone ol iliaj gefiloj.
Flanke
de la vestiblo estas restoracio au amuzejo, sur kies muro pendas bone faritaj
kaligrafajhoj. Wang Yuyan diris, ke ili estas verkoj de maljunuloj. Tie ne mankas
jhurnaloj kaj gazetoj. Iu maljunulo, kiu legis tie, diris: "Chi tie ni konas multajn
aferojn ekster la maljunulejo."
Apud la restoracio
estas maljunulaj dormochambroj, kiuj estas bonordaj. Wang Yuyan diris, ke la servistinoj
akurate purigas la chambrojn, kio kontentigas la maljunulojn. Vidinte, ke iu maljunulo
de pli ol 90 jaroj sidas stulte, shi diris: "Li malsanighis je demenco. Foje li
senkauze koleris kontrau prizorgantino, kaj tiam mi kvietigis lin kiel knabon.
Eble mia rideto kortushis lin. Poste la maljunulo petis shian pardonon." En la
rideto de Wang Yuyan mi sentis shian amon al la maljunuloj.
Wang
Yuyan diris: "Rideto estas lubrikajho de servado. La simpla rideto povas varmigi
la koron de la maljunuloj." Tio estas shia sperto en la maljunulejo.