Chinaj
mongol-nacianoj vivas chefe en la Autonoma Regiono de Interna Mongolio. La nupto
de la nacio plene manifestas ghian diligentecon, bravecon, kantemon kaj dancemon.
En
la okcidenta parto de la regiono oni eskortas novedzinon per chevalo kaj la nupto
estas plena de nomadaj karakrerizajhoj. Kaj la plej vigla kaj plej konservativa
estas nupto de Ordoso. En la nupta tago en la hejmoj de la novgeedzoj kolektighas
multaj gastoj. La bonveniganta grupo konsistas el la novedzo, lia intima amiko
kaj liaj familianoj. La novedzo portas pafarkon kaj sagojn. Liaj parencoj kaj
amikoj kantante adiauas la grupon che la pordo. Kiam la grupo atingas la hejmon
de la novedzino, ghi devas chirkauiri la jurton de shia familio antau ol descendi
de la chevalo. Shia akompanantino baras la vojon per blanka felto kaj kantante
faras diversajn demandojn, kaj la grupanoj de la novedzo devas respondi chiujn
demandojn. Kiam la respondoj de la grupo kontentigas la demandanton, la novedzino
prezentas donacon kaj la akompanantino forigas la felton kaj invitas la gastojn
en la jurton por abunda festeno ekskluzive el shafajhoj. En kantado la novedzo
prezentas al la bopatro hada-on (longa rubando el blanka silko) en esprimo
de respekto. Dume la novedzino sin ornamas en alia jurto.
Post
festeno la novedzino iras al la hejmo de la novedzo kaj shiaj familianoj kantante
adiauas shin. Kiam la bonveniganta grupo atingas la hejmon de la novedzo, oni
jam faras du bivakfajrojn, kaj la novedzino devas trapasi inter la du bivakfajroj
helpate de vipo etendita de la novedzo en alia flanko. Tio signifas, ke ilia amo
estos arda kiel fajro kaj neniam estingighos.
Kiam
la novgeedzoj eniras en jurton, oni levas la rughan kaptukon sur la kapo de la
novedzino kaj shi riverencas al la bogepatroj kaj aliaj parencoj de malpli juna
generacio. La novedzino tenas platon kun arghentaj vintasoj kaj la novedzo vershas
en ilin vinon. La gastoj devas eltrinki per unu tiro kaj esprimas bondezirojn
al la novgeedzoj. Post tio estas abunda festeno, gaja kantado kaj dancado.