Razofesto
de la mongola nacio okazas antautagmeze de la unua datreveno de la naskightago
de infanoj.
La gratulantaj parencoj, amikoj kaj
najbaroj devas atingi la hejmon de la mastro antautagmeze. Kiom da gastoj, tiom
da fojojn oni devas tondi la harojn de la infano. Oni devas pretigi tondilon volvitan
per rugha shtofo kaj meti ghin en arghentan pleton. Krome oni devas meti en la
arghentan pleton grenajn grajnojn kaj buterajn frandajhojn. La patro de la infano
tenas la platon kaj la patrino portas la bebon en sia sino. Ili iras antau chiujn
gastojn, por ke ili faru po unu tondon sur la kapo de la bebo. La unua tondinto
devas esti felichulo, nome tiu devas havi gepatrojn kaj gefilojn. Oni elektas
tian homon inter avoj au akushistinoj. La gepatroj de la bebo venas unue antau
tiun homon por peti lin au shin komenci la tondadon por la bebo. Tondante tiu
devas diri salutvortojn kaj bondezirojn.
Post ties
komenco, la gastoj faras tondon unu post alia. Por knabo oni komencas che lia
dekstra tempio, kaj por knabino - che la maldekstra. Oni metas la detonditan tufon
da haroj en la pleton kaj transdonas la tondilon al la sekvanta gasto. La gepatroj
esprimas dankon. Chiuj detondas tufon da haroj kaj la kapo de la infano aspektas
ridiga. Kaj oni tuj povas scii, ke la infano jhus pasigis sian naskightagon.
La
gastoj devas fari donacon al la infano. La donacoj estas tre diversaj kaj amasighas
kiel monteto. La infano devas preni ion el la donacoj, kaj oni antaudiras lian
estontecon lau la prenita objekto.
La gastoj devas
lauvice chifi la detonditajn harojn. Fine oni miksas en la harojn buteron kaj
buligi ilin, meti la bulon inter du antikvajn bronzajn monerojn, interligi la
monerojn per kanaba fadeno kaj alligi al la bulo sagopinton, konkon, sonorileton
k.a. ornamajhojn, kaj fine ligi la harbulon sur la veston post la dorso. Kiam
la infano kuras, la grupo da ajhoj donas klaran sonon.
Rilataj materialoj:
Mongoloj
Mongol-nacia
muzikilo en formo de chevala kapo