Preskau chiuj
mongolaj viroj povas ludi chevalkapan banghon. Kiam la subiranta
suno oras la herbejon kaj el la jurtoj levighas fumkolonoj de
kuirado, la mongolaj viroj kantas ludante chevalkapan banghon...
neniu povas resti apatia al tia etoso.
Chevalkapa
bangho estas originala kordmuzikilo de la mongola nacio de Chinio.
Ghi estas tre shatata pro sia bela sono, kiu respondas al la
etoso de la senlima herbejo de la Interna Mongolio.
Estas rakonto
pri la deveno de chevalkapa bangho: Iam sur herbejo estis kantema
pashtisto Suhe. Li havis blankan chevalon, kies hauto estas
glata kiel sateno kaj kies henado estas longe vibranta. Foje
en chevalkonkurso ghi la unua atingis la cellokon kaj estis
perforte proprigita de princo. Iun tagon la princo rajdis sur
la chevalo, kaj ghi dejhetis lin kaj forkuris. Li pafis ghin
per venena sago. Malfacile ghi revenis al Suhe kaj falis morta
che la pordo de lia jurto. Li dronis en granda malghojo kaj
sidis plurajn tagojn apud la chevalo. En lacigho li endormighis
kaj havis songhon, en kiu li vidis la blankan chevalon senchese
henantan. Li vekighis de surprizo kaj rigardis chirkauen, sed
li ne vidis la chevalon, nur la henado resonadis che liaj oreloj.
Li volis solidigi la sonon por memorigi la chevalon. Li faris
banghon el la restajhoj de la chevalo: Li faris el ghia tibio
banghan kolon, el ghia kranio sonkeston, el ghia ledo tegajhon
ambauflanke de la sonkesto, el ghiaj vostoharoj archon kaj el
la lazostango archostangon. Krome li skulptis el ligno chevalan
kapon kaj surmetis ghin sur la kapon de la bangho. Tiel naskighis
la unua chevalkapa bangho.
Fakte longe
antau tio la mongoloj jam havis kordmuzikilon, kiu en la mongola
lingvo nomighas "Ur". En la komenco de la l3-a jarcento la mongoloj
jam multe amuzighis per "Erhu" (dukorda muzikilo), la rudimento
de chevalkapa bangho.
Poste oni
aliformis alian kordmuzikilon "Chor" kun draka kapo en chevalkapan
muzikilon kun longa kolo, trapeza sonkesto kaj estighis la verasenca
chevalkapa bangho. La fama china ludisto de chevalkapa bangho
Qi Baoligao skribis: "Shangho de draka kapo al chevala kapo
okazis chirkau la Oktobra Revolucio de Rusio... kaj tio plene
montris la penson kaj senton de ni mongola popolo. De tiam en-
kaj eksterlande oni nomas tiun muzikilon chevalkapa bangho."
Ofte chevalkapa
bangho estas farita de la ludanto mem. Trovighas muzikiloj granda
kaj malgranda. La granda taugas por ludo subchiele kaj la malgranda
--- en chambro. La sonkesto estas farita el malmola ligno, kovrita
ambauflanke per chevala, bova au shafa ledo kun kolora desegnajho
de nacia gusto. La delikata chevala kapo estas skulptita sur
la sama ligno de la muzikila kapo, au poste algluita. La kolo
estas plata en unu flanko kaj duonronda en la alia. Sur la kesto
estas fretplato. La archo konsistas el du faskoj da chevalaj
haroj, chiu el 40 kaj 60 haroj. La archostango estas farita
el rotango au ligno.
Kiam oni
ludas la muzikilon, oni sidas kun la muzikilo inter la genuoj
kaj ghia kolo klinita iom maldekstren. La sonoj de la kordoj
estas a-e, a-d au d-a. La diapazono de la bangho havas unu skalon,
kaj la tembro estas milda kaj obtuzeta. Post aliformado chevalkapa
bangho havas pli belan eksteran formon, kaj la sono kaj diapazono
estas larghigitaj.
Preskau chiuj
mongolaj viroj povas ludi chevalkapan banghon. Kiam la subiranta
suno oras la herbejon kaj el la jurtoj levighas fumkolonoj de
kuirado, la mongolaj viroj kantas ludante chevalkapan banghon...
neniu povas resti apatia al tia etoso.