Viroj
de Huj-nacio portas blankan rondan chapeton sen viziero. Iu erudiciulo diris,
ke islamanoj portas tian chapeton por faciligi preghon, ke la frunto kaj nazo
de la preghanto povu tushighi kun la tero. Tial la blanka senviziera chapeto estas
nomata ankau "pregha chapeto". Poste la viroj de Huj-nacio prenis ghin kutima
kapvesto pro tio, ke ghi estas malpeza, malmultekosta kaj facile farebla.
Chapeto de Huj-nacio havas kelkajn variojn en diversaj lokoj kaj sezonoj. Ekzemple
Huj-nacianoj en la nordo de Chinio portas bluan au nigran rondan chapeton el veluro
au drapo pro la malvarma klimato. Huj-nacianoj en Yunnan-provinco shatas porti
rughan konusan chapeton. En Hainan-provinco Huj-nacianoj brodas sur sian blankan
chapeton literojn de la araba lingvo, dum Huj-nacianoj en montaro de Ningxia portas
sesangulan chapeton.
Krom la blanka chapeto, Huj-nacianoj
en iuj regionoj shatas porti veshton ekster blanka chemizo.
Virinoj
de Huj-nacio en Ningxia, Qinghai, Gansu k.a. lokoj kutimas porti vualon. Korano
difinis, ke la virinoj kovru la kapon ghis la kolumo, nome kovri la harojn, orelojn
kaj kolon, por ke ili preghu absorbite. Iom post iom tiu faro popularighis. Junaj
virinoj portas verdan vualon, la mezaghaj nigran kaj la grandaghaj blankan. Antaue
junaj kaj mezaghaj virinoj de Huj-nacio portis blankan chapeton kun ronda supro
kaj brodajhoj. Virinoj de Huj-nacio portas ankau gazan shalon de diversaj koloroj.