2-3
tagojn antau la nupto la fiancho de Huj-nacio devas iri al la hejmo de la fianchino
por prezenti vaporumitajn farunajn panojn kaj shafviandon. En la nupta tago la
novedzo iras venigi la novedzinon per charo. La novedzino devas porti rughajn
vestojn kaj fari banon. Shi devas esti eskortata de homo, kiu havas gepatrojn,
gefilojn kaj harmonian geedzan vivon. Oni devas eskorti la novedzinon frue. Kiam
la novedzino atingas la hejmon de la novedzo, li devas chirkauiri la charon, antau
ol enlasi shin kaj la eskortantinon. La vojo inter la chefpordo kaj la pordo de
la chambro por la novgeedzoj devas esti kovrita per rugha felta au lana tapisho,
se oni havas la eblecon tion fari. Se ne, frato de la novedzino devas porti shin
en la novgeedzan chambron. Se shi ne havas fraton, frato de shia patrino tion
plenumas. La shuoj de la novedzino ne devas tushi la teron.
Unue
imamo recitas paragrafon el Korano. Post tio li demandas la novedzon en cheesto
de la atestanto: "Chu vi volas preni shin kiel edzinon?" La novedzo devas senprokraste
respondi jeson. Poste li demandas la novedzon pri la samo. Kiam la novedzino diris
jes, la imamo proklamas: "De nun vi estas geedzoj." Li esperas, ke ili vivos en
harmonio. Post la ceremonio la novgeedzoj iras en sian chambron.
Enirinte
en sian chambron, la novedzo fortiras la rughan kaptukon sur la kapo de la novedzino,
demetas shian kapornamon kaj reciprokas kun la edzino donacon. Li donacas monon
volvitan en rugha papero, dum la novedzino donacas al li ovalan pinglo-kuseneton
faritan el rugha shtofo. La novedzo donacas al la gratulantoj bombonojn, juglandojn
kaj jujubojn. Post vespermangho la gratulantoj amuzighas en la chambro de la novgeedzoj.
Iu el ili prezidas la amuzadon, kaj la novgeedzoj devas fari distrajhojn por gajigi
la gastojn. Tri tagojn post la nupto la novedzo akompanas la edzinon al shia hejmo
por viziti shiajn gepatrojn.