Sanyuejie,
la plej granda festo de Baj-nacio, okazas en marto chiujare lau la china luna
kalendaro, per kio oni montras la deziron pri bona rikolto de greno. Sanyuejie
havas alian nomon Yuelianghui (Luna Foiro), pri tio estas rakonto: La tria reghidino
de Dali-regno enamighis al juna fishisto, ili vizitis foiron sur la luno en la
15-a de marto, ne sukcesis acheti agrikulturilojn nek fishreton kaj revenis sian
hejmvilaghon. Samvilaghanoj aranghis foiron sur la terglobo, kaj de tiam aperis
granda foiro en Dali. El tio oni povas vidi, ke Sanyuejie kiel foiro havas longan
historion.
En la foiro trovighas multaj budoj richaj
je varoj. Sanyuejie estas ankau scenejo de Baj-naciaj kulturo kaj arto enhavorichaj.
La prezentado de kanto, danco kaj loka opero, tradicia chevalkonkurso, drakboata
konkurso ktp. allogas vizitantojn, ech cent mil en unu tago.
Sanyuejie
estas ankau bona shanco por Baj-naciaj gejunuloj konatighi kaj amikighi. En Dali
la plej bona loko por geamantoj estas Papilia Fonto. La rakonto, ke paro da gejunuloj
ensaltis en akvon kaj farighis papilioj por amo, faris Papilian Fonton la plej
romantika pejzagho en Dali.