|
Tri pagodoj en Dali La
tri pagodoj che la monto Diancang, unu kilometron norde de Dali, estas grava simbola
konstruajho de la urbo.
Ili konstruighis en Tang-dinastio
(618-907). La granda pagodo staras meze, kaj la aliaj du malgrandaj iom malantaue
de ghi. La chefa pagodo kun alteco de 69.13 metroj estas kvadrata brika pagodo
kun 16 etaghoj. En kvar flankoj de chiu etagho estas po unu nicho, en du vidalvidaj
nichoj sidas budhostatuoj, kaj en la aliaj du nichoj estas luketoj. La bazo de
la pagodo estas kvadrata, en ghiaj du flankoj estas pordoj, kaj en la pagodo estas
ligna shtuparo, lau kiu oni povas atingi la supron. La aliaj du pagodoj kun averagha
alteco de 43 metroj estas el malplenaj brikoj kun 10 etaghoj. Ilia aspekto similas
al tiu de la chefa. Starante sur la supro, oni povas vidi la antikvan urbon Dali,
la monton Cangshan kaj la bluan lagon Erhai. Tri
teoj de Baj-nacio La
gastama Baj-nacio regalas gastojn per tri teoj.
Pri
tri teoj estas rakonto: Maljuna lignajhisto instruis metilernanton dum multaj
jaroj. Antau la finigho de la instruado li gvidis la lernanton al la monto Cangshan
por haki kaj dissegi arbojn. Post unutaga laborado la lernanto tre soifis kaj
prenis freshajn arbofoliojn en la bushon kaj machis ilin. Li kuntiris la brovojn
kaj langklakis pro maldolcho de la folioj. La majstro diris: "Por akiri sukceson
oni devas venki malfacilajhon!" Fininte la dissegadon, la majstro donis al
la lernanto brunan sukeron kaj serioze diris: "Dolcho venas post la amaro!"
Kiam la lernanto finis la lernadon kaj devis adiauis la majstron, chi tiu donis
al li glason da teo kun mielo kaj folioj de zantoksilo (zanthoxylum bungeanum).
Post trinko la lernanto diris: "Ghi estas amara, dolcha kaj pika." La
lignajhisto diris ghoje: "Jes, unue amreco, poste dolcho kaj fine postgusto,
jen vero por metilernado kaj homkulturado." De tiam,
"tri teoj" farighis vivbezonajhoj de Baj-nacio kaj iom post iom farighis
moro regali gastojn, kaj la preparado estas pli kaj pli delikata. Por prepari
la unuan teon, oni metas krudajn kaj amarajn tefoliojn en argilan poton kaj rostas
per milda fajro, poste envershas bolintan akvon. Tiu chi teo estas nomata "aroma
kaj amara teo ". La dua teo, en kiun oni metas brunan sukeron, juglandkernon
kaj sezamon, estas nomata "dolcha teo". La tria teo kun mielo kaj iom
da zantoksiloj, gustanta amare, dolche kaj iom pike, estas nomata "postgusta
teo". Loghdomo de Baj-nacio Baj-nacio
tre amas arton, kion montras ilia loghdomo. Ghenerale la loghdomo estas aparta
kaj chirkaufermita. La loghejo konsistas chefe el kortmuro, pordo, ekranmuro,
chefa domo, kiu staras en nordo kaj rigardas al sudo, kaj domoj orienta kaj okcidenta.
La Baj-nacianoj tre atentas pordoturon, ekranmuron, gravuron sur pordo kaj fenestro,
kaj koloran pentrajhon sur la fronta muro. La pordoturo estas chefa parto de la
konstruajho, kiu povas vidigi la ekonomian pozicion de la loghanto, kaj ankau
estas honora signo. La pordoturo ofte havas suprenlevitajn tegmentrandojn el argilmodlajho,
lignogravurajho, shtona gruvurajho, kolora pentrajho, brikoj kun reliefo ktp.
Baj-nacia domo havas ne nur nacian trajton, sed ankau apartan stilon de strukturo.
Ghi estas tre fortika. Oni ech ne uzas najlon kaj aliajn ferajhon dum ghia konstruado.
Post dekoj da jaroj ghi aspektas kiel la nova. Ghi kun du dikaj lignaj pordklapoj
en fera koloro estas tre majesta.
Sur la pordo kaj
fenestroj de la domo estas lignogravurajhoj simbolantaj pacon kaj felichon, kiaj
blanka gruo kaj verda pino, ardeo kaj lotuso, aglo kaj krizantemo, pavo kaj magnolio
ktp. Surfaco de la pordo kaj fenestro estas rughe lakita. Ghi estas glata, hela,
simpla, antikveca kaj eleganta. La domo estas tre pura kaj orda, la dormochambroj
trovighas ambauflanke kaj la salono en la mezo, kun palisandra tablo kaj seghoj
inkrustitaj per kolora marmoro kaj pentrjhohava ekrano. La
ekranmuro, ne mankigeba parto de loghejo de Baj-nacio, trovigas en korto, ekster
pordo au che enirejo de vilagho. Ghi estas masonita el tegoloj, brikoj kaj shtonoj.
Sur ghia fronto skribighas "felicho akompanas vin" kaj aliaj vortoj.
Antau ghi estas bedo kun multaj floroj, kiuj floras en chiuj sezonoj. |