Nigrapantalona
Jau estas brancho de Jau-nacio. Gejunuloj de nigrapantalonaj jau-oj geedzighas
tute libere. Ili ne bezonas peradon de la gepatroj kaj svatanto. Ilia geedzigho
havas tri pashojn: Korversho tra trueto, decido che fajrujo kaj nokta bonvenigo.
Korversho
tra trueto
Kiam knabino aghas 14-15 jarojn,
shiaj gepatroj devas pretigi por shi specialan domon, ke la filino loghu sola.
Sur la ligna muro, en loko alta kiel la lito de la knabino, estas trueto dika
kiel etfingro. Se iu junulo shatas shin, li venas nokte al la domo kaj kirle enshovas
tra la trueto bambuan stangeton au lignan bastoneton por veki la knabinon. Kaj
la knabino komprenas, ke venas junulo por peti shian manon. Shi sin vestas, ellitighas
kaj interparolas kun li tra la trueto. Se la junulo plachas al shi, shi malfermas
la pordon kaj enlasas lin. Shi ardigas la fajron en la fajrujo kaj sidas vidalvide
al la junulo trans la fajrujo por interparolado. Se ili plachas unu al la alia,
ilia interparolado dauras ghis tagigho. Se unu el ili ne kontentas je la alia,
ili sidas mallonge kaj la junulo foriras.
Decido che fajrujo
Post
interparolado ili rendevuas pli kaj pli ofte. La junulo chiuvespere venas al la
knabino por kolombumi ghis tagigho. Sed lau la regulo de la nacio, rendevuo absolute
ne povas esti subchiela, kaj krome korpokontakto estas malpermesata.
Kiam
ili enamighas pli kaj pli profunde, la junulo donacas al la amatino silkajn fadenojn,
kaj la knabino brodas per tiuj fadenoj krurzonojn por donaci ilin al la amato.
Intershango de tiuj donacoj konfirmas la decidon de geedzigho.
Nokta
bonvenigo
Geedzigha ceremonio de nigrapantalona
Jau-oj okazas en noktomezo. Ch. la unua horo noktomeze, la novedzo sola au akompanata
de 1-2 kamaradoj iras al la hejmo de la novedzino kunportante novajn shuojn kaj
shtrumpojn. La novedzino portas novajn vestojn kaj
jupon kaj hereditajn kapornamajhojn kaj venas al la hejmo de la novedzo sekvante
lin.
Kiam la novgeedzoj eniras en la hejmon de la
novedzo, kelkaj parencoj de la novedzo kaj junulinoj de lia vilagho venas en pistan
chambron kaj forte pistas en la malplena pistujo. La bruo de pistado atingas la
tutan vilaghon kaj chiuj scias, ke jam venis la novedzino.
Rilataj materialoj:
Jau-nacio
Drogherba
bano de Jau-nacio