"Chiutaga
bano forigas chagrenon kaj neniu jam bezonas medikamenton."
Tion diras jau-nacianoj en Longsheng en la norda Guangxi-provinco.
En Longsheng
estas multaj montoj kaj jau-nacianoj loghas sur montoj pli ol
1000 metrojn super la marnivelo. Por sin gardi kontrau la troa
humideco kaj malvarma vento, la jau-oj
kreis en la praktika vivo multajn metodojn por preventi miasmon
kaj malsanon. Drogherba bano estas unu el ili.
La jau-oj
kolektas diversajn drogherbojn, lavas ilin kaj dekoktas ilin
por bano. Tia drogherba bano estas necesa chiutage, precipe
en vintro.
Unue bananto
sidas apud ligna barelo plena de varma dekoktajho de drogherboj
por sin varmigi per la varma vaporo. Kiam la temperaturo de
la akvo en la barelo falas ghis ghi estas konvena por bano,
la bananto enakvighas por suficha tempo. Per tia bano ili forigas
lacon pro laboro en tago.
Ankau en banado
la jau-oj montras la bonan tradicion respekti maljunajn kaj ami
junajn. La maljunaj homoj banighas la unuaj, poste infanoj kaj
laste mezaghuloj. Ankau gasto banighas la unua.
Por bano oni
kolektas sovaghajn drogherbojn au kulturas transplantitajn che
sia domo. Oni nombras pli ol 20 specojn da drogherboj por bano.
Tia bano sanigas homojn kaj kuracas
kelkajn malsanojn.
Drogherba bano
vigligas la sangan cirkuladon. Nun ankau en hoteloj oni povas
ghui tian banon. Per tia bano turistoj povas sin refreshigi kaj
sperti karakterizan moron de la jau-oj.
|