En
Liangshan-montaro loghata de Ji-nacianoj en Sichuan-provinco oni ofte povas vidi
tegolajn domojn el ramita tero kaj lignaj tabuloj. Tie la vilaghoj nomighas ofte
per nomoj de familio.
En la vilaghoj vivas au kelkaj
au dekoj au pli ol cent familioj havantaj sangajn interrilatojn. La formigho de
tiaj vilaghoj estas nedisigebla de la historia kaj kultura fono de Ji-nacio. En
antikveco la nivelo de la produktado kaj vivo de la homoj estis malalta. Por sin
defendi kontrau naturaj katastrofoj kaj entrudigho de fremduloj, la nacianoj elektis
vivmanieron de kunvivado. Klanestro au patriarko en la vilagho prizorgis grandajn
aferojn kaj interalie solvon de konfliktoj inter la vilaghanoj. Klanestro povis
esti alte respektata homo. Chiu vilagho havis fiksajn teron, arbaron, putojn kaj
kremaciejon.
Ji-nacianoj elektis situon kaj orientighon
de domo lau sia moro. Ji-nacio kultis primitivan religion kaj opiniis, ke chio
estas animita. Antau elektado de situo de nova domo ili faris auguron. Antau konstruo
de nova domo estro de familio venis kun modesta donaco al vaste rekonita kleruo
por peti lian sugeston. Tiu faris kalkulon lau la naskighitago, jarsimbola besto
kaj agho por difini la bonauguran daton de malkonstruo kaj fundamentado.
Ji-nacianoj
elektis tagojn en postsezono por konstruado, kiam kamplaboro estis nemulta kaj
vetero tauga por rami murojn. La argilo de Liangshan-montaro estas koherema. Kiam
oni decidis la lokon de nova domo, oni unue elfosis argilon sur la bazo kaj metis
la fositan argilon en akvon por 4-5 tagoj. Kiam la moleco de la argilo farighis
tauga por ramado, oni komencis rami murojn. Sur la ramita muro oni faris tegmenton
el abiaj tabuloj. Ji-nacianoj ne akcentis ornamon de la muroj kaj ekstero de la
domo kaj shatis ornami nur aleron, konzolon kaj pendantajn fostojn. Ji-nacianoj
kovris la aleron per tabuloj kun krudaj entranchajhoj kaj simplaj desegnoj. La
domoj de Ji-nacianoj ne havis fenestron, kaj oni interkruce metis sur la tegmenton
du metrojn longajn tegolajn tabulojn por enlasi lumon kaj refreshigi aeron en
la domo.
La
interno de la domoj de Ji-nacio estis simple ekipita kaj ne estis sidochambro
kaj manghejo. Chion oni faris chirkau la fajrujo. Fajrujo estis la centro de la
familia aktivado. Che la fajrujo oni akceptis gastojn kaj interkonsilighis pri
diversaj aferoj.
La norma fajrujo de Ji-nacianoj
estis ronda kavo kun diametro de 60 centimetroj. Che la rando de la fajrujo estis
masonajho el tegolformaj shtonpecoj tajlitaj per manlaboro. En la fajrujo estis
tri shtonpecoj por subporti kaldronon. Gastoj kaj mastroj sidighis dekstre kaj
maldekstre de la fajrujo lau agho. Pli aghaj sidis supre kaj malpli aghaj kaj
virinoj malsupre. Oni ne devis shanghi sidlokon, char oni rigardis tion malghentila
kaj malrespekta.
Fajrujo estis centro de la familio
kaj oni kredis, ke ghi estas animita kaj decidis la sorton de la familio. Tial
oni ne devis jheti malpurajhojn en la fajrujon kaj transpasi super ghi. En la
Novjara Festo oni tenis la fajron brulanta dum tri tagoj kaj tri noktoj.
Kun
evoluo de la socio, shanghighis la materialoj kaj dispozicio de domkonstruado
de Ji-nacianoj. Ili jam rompis la tradician kutimon de kunloghado de samsanguloj.
Parto de Ji-nacianoj, kiuj pli frue farighis bonhavaj, konstruis sian domon el
brikoj kaj tegoloj. La tradicia stilo de domoj iom post iom farighis "historia
restajho".
Rilata materialo: Ji-oj