Blanknaghila
delfeno vivas en la meza kaj malsupra partoj de Yangzi-rivero. Ghi estas la speco
kun plej malmulta nombro el la kvar specoj de delfenoj vivantaj en sensala akvo.
Ghi estas la unuaklasa protektenda animalo de Chinio. En 1986 ghi estis enskribita
de la Internacia Unio por Konservo de Naturo kaj Naturaj Richfontoj en la liston
de la dua grupo da plej baldau pereontaj animaloj de la mondo.
Same
kiel baleno, blanknaghila delfeno povas elsendi ultrasonan ondon kaj havas la
organon por lokalizi la resonon. Ghia spindelforma korpo longas 1.5-2.5 metrojn
kaj ghia muzelo longas 30 cm. Ghi havas multe da dentoj kaj manghas ekskluzive
fishojn vivantajn en sensala akvo. Ghia kapo estas ronda, ghia kolo mallonga.
Ghi havas naghilon sur la blugriza dorso. Ghia ventro estas blanka kaj ankau ghia
naghilo estas blanka.
La medio
de la blanknaghilaj delfenoj estis serioze detruita, kaj nun en Yangzi-rivero
vivas malpli ol 100 blanknaghilaj delfenoj. Sen efika protektado ili pereos en
10 jaroj.
24-jara Qiqi
La
24-jara Qiqi estas la unika vivanta kaptita blanknaghila delfeno. Ghi vivas en
akvario en la Esplora Instituto de Akvaj Vivajhoj sub la China Akademio de Sciencoj
instalita en Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco en la mezo de Chinio. Tie oni povas
vidi la amindan delfenon. Ghi naghas en akvo en diversaj pozoj kaj elakvighas
post 20 sekundoj por spiri. Terurite, ghi kashighas sub akvo por kelkaj minutoj.
En
la pasintaj pli ol 20 jaroj esplorantoj de akvaj vivajhoj faris profundan esploradon
pri la bredado, konduto, sango, bioakustiko, genera biologio kaj diagnozo kaj
prevento de malsano rilate Qiqi. Ili multe rikoltis kaj daure faras senlacan penadon
por la savado de la pereonta speco de animalo.
Zorgema
kuracado
Antau pli ol 20 jaroj
sciencistoj savis Qiqi el la mano de fishistoj. Kiam la fishistoj kaptis ghin,
ghi estis vundita de la hokoj de la fishistoj kaj la vundo estis infektita kaj
pusinta. Tiam Qiqi estis en febro de 39 ºC, la spirado estis akuta
kaj rapida. Ghi perdis la ekvilibrigan kapablon kaj flosis sur akvo.
La
esplorantoj faris grandan penadon kaj fine resanigis ghin. Ili faris specialan
veshtforman bandaghon por shirmi medikamentojn kontrau solvigho. Krome ili uzis
por ghi medikamenton baiyao, originalan por Yunnan-provinco. Dank' al tiu medikamento
Qiqi rapide resanighis.
Qiqi shatis
manghi diversajn karpojn kaj englutis ilin tutaj. Ghia digestado estas tre bona,
ke en ghia fekajho oni ne trovis fishostojn. La esplorantoj faris malgrandan tranchon
sur la ventro de Qiqi kaj enshovis vitaminojn C, E, kompleksan vitaminon B kaj
abelan gelatenon. Post 4 monatoj Qiqi tute resanighis, sed sur ghiaj kolo kaj
dorso restis klara cikatro.
Qiqi
kreskis rapide. En la unua jaro ghi plipezighis je 22.5 kilogramoj kaj en la sekvanta
jaro je 13.5.
En la internacia
konferenco de la komisiono pri balenokaptado okazigita en Britio en 1982 chinaj
sciencistoj prezentis 3-foje la filmon pri kuracado de Qiqi kaj oni alte taksis
la sukceson de la chinaj sciencistoj.
Serchi kompanon
por Qiqi
En 1986 Qiqi havis
8 jarojn. Chiutage ghi manghis 8 kilogramojn da vivaj fishoj kaj ghia korpo jam
longis 2.05 metrojn kaj pezis 125 kilogramojn. De tiam malrapide kreskis Qiqi.
Tio markis, ke ghi jam maturighis kaj bezonis parighon.
En
marto de 1986 la esplora instituto de akvaj vivajhoj faris unuafojan kaptadon
de blanknaghila delfeno. Oni kaptis 2 delfenojn. Unu el ili estis femala, longa
je 1.55 metroj kaj peza je 54 kilogramoj. Oni nomis ghin Zhenzhen. La alia estis
maskla kaj oni nomis ghin Lianlian. Post 75 tagoj Lianlian mortis de malsanoj
de pulmo kaj hepato. Zhenzhen kutimighis al bredado kaj kreskis bone.
Qiqi
kaj Zhenzhen estis bredataj en respektivaj cisternoj interligitaj per pasejo kun
largho kaj profundo de po 1 metro. Sed Zhenzhen mortis pro pulmito en septembro
de 1988. Oni plurfoje penis por trovi kompanon por Qiqi, sed ne sukcesis. Malmultaj
el la maturaj femalaj povas gravedighi kaj oni kalkulis, ke chiujare nur 5 delfenoj
el la chirkau 100 delfenoj vivantaj en Yangzi-rivero povas gravedighi, tial oni
ne povis trovi konvenan kunulon por Qiqi.
Plano de protektado
Esplorantoj
de la instituto de akvaj vivajhoj faras eksterdoman enketadon 2-4 fojojn en chiu
jaro. Ili ekkonis la dislokighon de la blanknaghilaj delfenoj en Yangzi-rivero,
kutimojn kaj regulajhojn en ilia vivo kaj ellaboris serion da rimedoj por protekti
blanknaghilajn delfenojn. Antau 20 jaroj, post multaj esploroj kaj diskutoj, en-
kaj eksterlandaj fakuloj ellaboris protektan planon el tri artikoloj: 1. Establi
subrezervejon che Shishou apud Yangzi-rivero konsidere pri la damagho de la surakva
trafikado kaj akva poluo al la blanknaghilaj delfenoj; 2. Establi rezervejon de
blanknaghilaj delfenoj de Yangzi-rivero, por ke la esplorantoj povu daurigi observadon
kaj protektadon al la blanknaghilaj delfenoj en la meza kaj malsupra partoj de
Yangzi-rivero; 3. Rapidigi esploradon pri generado de bredataj blanknaghilaj delfenoj.
La Esplora Instituto de Akvaj Vivajhoj sub la China Akademio de Sciencoj estis
bone ekipita, sed bedaurinde Qiqi jam estas en maljuneco, tial tiu laboro haltis
kaj oni bezonas kapti novan delfenon.
Rilata artikolo : Medikamento
baiyao de Yunnan