baiyao estas la
plej vaste konata medikamento en Chinio. En la china lingvo Bai signifas "blanka",
kaj Yao signifas "medikamento". Ghi estis inventita antau 100 jaroj
kaj la registaro multe subtenas la produktadon de tiu medikamento.
La
inventinto de la medikamento estis Qu Huanzhang (1880-1938). Li naskighis en Jiangchuan
de Yunnan-provinco kaj en juneco komencis lerni la chinan medicinon. Post penado
en dekkelke da jaroj li elfaris la medikamenton baiyao, tre efikan por kuraci
vundojn.
En 1949 s-ino Miao Lanying,
edzino de Qu Huanzhang, donacis al la registaro la sekretan formulon pri preparado
de baiyao. La rudimento de la nuna medikamenta fabriko antaue apartenis al Qu
Huanzhang. En 1971 la registaro rekonstruis la fabrikon. Nun la fabrikado de la
medikamento estis multe plibonigita lau moderna teknologio. La medikamento estas
mirinde efika por kuraci vundon, chesigi sangadon, forigi inflamon kaj kongeston,
elimini puson ktp.