La
2-an de majo, 2001, en la nomo de la china registaro s-ro Wu Jianmin, china ambasadoro
en Francio, prezentis peticion inviti la Mondan Ekspozicion en 2010 en Shanhajo,
al la ghenerala sekretario de la Buroo de Internacia Ekspozicio (BIE). Jen Chinio
farighis la lando, kiu la unua prezentis oficialan peticion inviti la ekspozicion.
Antau tio la china registaro jam fondis invitan komisionon kun Wu Yi, shtata konsilanto
de Chinio, kiel chefo, kaj en Shanhajo fondighis gvida laborgrupo por
la invito kun urbestro de Shanhajo kiel la chefo. Oficisto de BIE diris, ke la
invito de Chinio estas mejloshtono en la historio de la Monda Ekspozicio, char
Chinio estas lando kun la plej granda loghantaro en la mondo, ghi estas la plej
granda disvolvighanta lando."
En
1851 Britio gastigis la unuan mondan ekspozicion en Londono kaj post tiam en unu
jarcento kaj duono la ekspozicio okazis en 24 urboj de 13 landoj. Ili estas Britio,
Francio, Usono, Belgio, Kanado, Japanio, Australio, Hispanio, Italio, Koreio,
Portugalio, Germanio kaj Chinio. Tamen la sinteza ekspozicio neniam okazis en
disvolvighanta
lando.
Wu Yi diris, ke la china
registaro plenenergie subtenas Shanhajon en ghia invito de la monda ekspozicio
en 2010. La reformado kaj pordmalfermo multe shanghis Chinion en la ekonomia sistemo,
ekonomia forto, socia medio kaj urba kaj kampara fizionomio. Oni antauvidas, ke
en 2010 la totala enlanda produktovaloro
de Chinio atingos 17 mil miliardojn da juanoj kaj ghia sinteza ekonomia forto
estos 2.2-obla kiom tiu en 1999.
La
6-an de junio, 2001, en Parizo okazis kunveno de BIE, en kiu Chen Liangyu, membro
de la invita komisiono kaj vicurbestro de Shanhajo, diris: "Ni deziras, ke
la popolanoj de la tuta mondo vizitu Shanhajon kaj tie intershanghu kaj manifestu
la fruktojn de diversaj urboj en la disvolvigho kaj ilian richan vivmanieron¡
La kunfandigho de la kulturoj china kaj okcidenta, kombinigho de la moderna kaj
tradicia faris Shanhajon china fenestro por el- kaj enrigardo."
La
temo de la Shanhaja Monda Ekspozicio en 2010 estas "Bela urbo, bela vivo".
Oni jam komencis peti projektojn de ekspozicia emblemo kaj afisho. Koncerna departemento
diris, ke chefa loko por la ekspozicio estos en areo de 4 kvadrataj kilometroj
che Huangpu-rivero inter Nanpu-pontego kaj Lupu-pontego. La loko estas proksima
al la malnova kvartalo, Jiangnan-shipfarejo, Qiuxin-shipfarejo kaj pitoreskejoj
de la urbo. Pro proksimeco al la urbocentro tie la trafiko estas facila. Tio estas
facila ne nur por vizito de la urbanoj, sed ankau por daura uzado post la ekspozicio.
Krom
Chinio ankau Koreio kaj Rusio prezentis oficialan peticion al BIE. Argentino montris
sian volon gastigi tiun ekspozicion. Komence de 2002 oficistoj de BIE inspektis
Shanhajon por esplori ghiajn kapablojn gastigi la ekspozicion, ghian sperton kaj
subtenon de ghiaj registaro kaj popolo.
Decembre
de 2002 BIE okazigos plenan sesion en Parizo kaj per sekreta baloto decidos gastiganton
de la ekspozicio en 2010.
Rilata artikolo : Monda
Ekspozicio