La Monda Ekspozicio
ne estas ordinara komerca foiro au ekspozicio. Ghi estas bona shanco por chiuj
landoj manifesti siajn socian ekonomion kaj kulturajn atingojn, tial multaj landoj
deziras gastigi ghin. Parizo gastigis ghin en 1855, 1867, 1878, 1889, 1900 kaj
1937 respektive. Por la monda ekspozicio en 1889 Francio konstruis Ejfel-turon,
kiu poste farighis simbolo de Francio kaj Parizo. Usono gastigis ghin en 1853,
1876, 1893, 1904, 1915, 1939, 1962, 1964, 1982 kaj 1984 respektive.
La monda ekspozicio konsistas el du specoj, t.e. sinteza kaj faka. Pakto de la
Internacia Ekspozicio difinis: De la 1-a de januaro, 1995, la sinteza ekspozicio
devas esti okazigita almenau en chiu 6-a jaro, tamen dum tiuj jaroj oni povas
okazigi fakan ekspozicion. La Kunming-a Hortikultura Ekspozicio de 1999 estas
faka.
En la 20-a jarcento pliighis
la invitantaj landoj. En 1928 lau propono de Francio naskighis la Buroo de Internacia
Ekspozicio, kies chefstabejo trovighas en Parizo, kun la tasko kunordige difini
la tempon de la ekspozicio kaj garantii ghian kvaliton. Chiu lando rajtas partopreni
ghin, tamen nur la membroj de BIE rajtas inviti ghin kaj chiu membro de la buroo
havas unu vochon.
En 1982 Chinio
unuafoje partoprenis la mondan energian ekspozicion okazintan en Usono kaj de
tiam ghis 1998 ghi 9-foje partoprenis la ekspozicion. La 3-an de majo, 1993 BIE
akceptis Chinion kiel sian 46-an membrolandon.