Antau
nelonge oni vidis ch. 600 tibetajn antilopojn che la Qinghai-Tibeta Shoseo en
la shtata naturparko Kekexili. Tiu fenomeno estis tre malofta en la lastaj jaroj.
Tio montras, ke post plurjara fruktodona laboro la tibetaj antilopoj, kiujn minacas
pereo, denove viglighis en Chinio. Lau nekompleta statistiko de la forstokultura
departemento de Qinghai-provinco, de 1995, kiam Chinio donis grandan atenton al
protekto de la tibetaj antilopoj, ghis nun la nombro de la tibetaj antilopoj kreskis
de 50 mil al 100 mil.
La tibetaj antilopoj estas
raraj sovaghaj bestoj de la mondo. Ili vivas chefe en Kekexili, Chinio. Char el
ilia felo oni povas fari valorajn shalojn, tial kontraulegha chasado antaue estis
tre vigla kaj la nombro de tiuj sovaghaj animaloj mallevighis pli kaj pli kaj
ili malfacile vidighis en la lokoj, kie vivas homoj.
La
tibetaj antilopoj aperis arope. Tion oni atribuas al la sukcesa kunlaboro de Chinio
kaj la internacia socio. En 1997 naskighis la shtata naturparko Kekexili kaj ekde
oktobro de 2000 oni komplete malpermesis chasi tiujn bestojn.
Funkciuloj
de la naturparko konigis, ke en 1999 delegitoj de pli ol 20 landoj aprobis la
"Xining-an Manifeston" por intensigi la batalon kontrau chaso de la tibetaj antilopoj
en Chinio, informi pri ilia nuna stato en Hindio, ke shtel-chasistoj faras prilaboron
kaj transporton de ili, kaj fari laboron en Britio, Francio, Italio kaj aliaj
okcidentaj landoj por levi la konscion pri protekto de la antilopoj cele bremsi
konsumadon de la varoj el la antilopoj.
Chinio starigis
staciojn che Qumar-rivero, Tuotuo-rivero kaj Zhuonai-lago kaj aliaj lokoj por
protekti la tibetajn antilopojn kaj iliajn idojn. Krom tio koncernaj departementoj
de Chinio faris grandskalan propagandon, memorinsignojn kun figuro de tibeta antilopo,
pentrajhojn kaj bildlibrojn por efike propagandi la protektadon. En la pasinta
pli ol unu jaro la naturparko Kekexili malkovris 42 kazojn pri kotraulegha chaso,
bucho, vendo, transporto kaj ricelo de tibetaj antilopoj kaj konfiskis 540 iliajn
felojn, tiel ke oni efike bremsis la kontrauleghan chasadon.
Shoforo
de kamiono ofte veturanta al Kekexili diris: "Chi-jare mi plurfoje renkontis tibetajn
antilopojn kaj chiufoje mi haltigis la auton por ilin rigardi. Tio estas bona
auspicio."
Rilata artikolo: Tibeta antilopo