Post
la Evento de la 11-a de Septembro la china registaro plurfoje
emfazis, ke ghi oponas kontrau chiuj terorismaj agadoj, kaj
intensigis sian penadon batali kontrau terorismo. Ghi ne nur
batalis kontrau la terorisma "Orienta Turkistan" en
sia lando, sed ankau aktive partoprenis regionan kaj tutmondan
batalon kontrau terorismo.
En la lastaj tagoj en Shenyang naskighis
la unua china kontrauterorisma speciala trupo, destinita por
preventi kaj bati chian abruptan terorisman aktivadon en Chinio.
Ghia naskigho refoje montras la firman decidon de la china registaro.
Internacia kunlaboro
Jam
antau la Evento de la 11-a de Septembro Chinio subskribis plurajn
internaciajn kontrauterorismajn paktojn. Ghi subtenas kaj serioze
praktikas chiujn kontrauterorismajn decidojn aprobitajn de UN
kaj ghia Konsilio de Sekureco, kiaj "Internacia pakto kontrau
terorisma eksplodigo" kaj "Internacia pakto pri malhelpo
de la subteno al teroristoj", kaj faris kaj faras diskuton
kaj dialogon pri batalo kontrau terorismo kun koncernaj landoj.
Tuj post la Evento de la 11-a de Septembro
china prezidanto Jiang Zemin telefonis al usona prezidanto Bush
por forte kondamni la terorisman aktivadon kaj montri kondolencon
al la viktimoj. Chinio klare montris sian subtenon al Usono
en ghia kontrauterorisma batalo en Afganio.
Por
malhelpi la teroristojn forkuri al oriento post eksplodo de
la usona kontrauterorisma milito Chinio intensigis sian defendon
che la landlimo al Afganio kaj ghustatempe intershanghis informojn
kun Usono. Krom tio la china registaro faris multe da efikaj
laboroj pere de la internacia kriminala polico en rekognosko,
aresto kaj aliaj laboroj.
Post la Evento de la 11-a de Septembro
Chinio aktive preparis la Shanhajan konferencon de la gvidantoj
de APEK, proponis okazigi neoficialan kunvenon de la ministroj
de eksteraj aferoj de la membrolandoj de la Shanhaja Kunlabora
Organizo kaj publikigi komunan deklaron. Tio multe helpis Usonon
en ghia kontrauterorisma armita agado.
La 15-an de junio, 2001, Chinio, Rusio,
Kazahhstano, Kirgizstano, Taghikstano kaj Uzbekistano kune fondis
la Shanhajan Kunlaboran Organizon kaj subskribis la Shanhajan
Pakton kontrau Terorismo, Splitismo kaj Ekstremismo por intensigi
plurflankan regionan kunlaboron.
Post la Evento de la 11-a de Septembro
la Shanhaja Kunlabora Organizo plirapidigis siajn pashojn en
establado de kontrauterorisma organo por pli efike batali kontrau
"Orienta Turkistan", chechenaj teroristoj kaj uzbekistan-islamisma
movado.
Leghodono
Por efike batali kontrau enlandaj teroristoj
la 29-an de decembro 2001 la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio
aprobis revizion de la Kriminala Kodo de la China Popola Respubliko
kaj faris klaran difinon pri venenado por pli severe puni la
organizantojn kaj gvidantojn de teroristoj.
En la printempo de 2002 en Xinjiang
oni lanchis kampanjon kontrau nacia splitigo kaj perforta terorismo
lau la spirito de la reviziita kriminala kodo de la China Popola
Respubliko.
La reviziita kriminala kodo estas grava
revizio kaj kompletigo de la kriminala legho por kontentigi
bezonon en batalo kontrau terorisma krimado en nova situacio.
Krom la reviziita kriminala kodo, ankau
la legho de civila aviado de Chinio faris klaran difinon pri
rabokapto de aviadilo kaj aliaj terorismaj agoj. La Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio faris specialan
difinon pri iuj terorismaj krimoj per apartaj leghoj. Por batali
kontrau terorismo Chinio alprenis serion da rimedoj en administrado,
juro, ekonomio kaj sekureco. Antau nelonge Chinio plenumis enlandan
leghan proceduron por subskribi la "Internacian Pakton
por Malhelpi Terorisman Eksplodigon" kaj post nelonge ghi
subskribos la "Internacian Pakton por Malpermesi Monhelpon
al Teroristoj".
Rilata artikolo: Puninda
la terorisma forto de “Orienta Turkistan”