Nun
terorismo estas unu el la plej grandaj dangheroj en la mondo, minacantaj la pacon,
sekurecon kaj ordon de la internacia socio.
Dum
longa tempo en la pasintaj jaroj, precipe ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento
la terorisma forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster Chinio planis
kaj organizis serion da terorismaj eksplodigoj, murdoj, bruligoj kaj venenadoj
por starigi la "sendependan" shtaton de "Orienta Turkistan".
La terorismaj krimagoj serioze damaghis ne nur la vivon kaj havajhon de popolanoj,
sed ankau la sekurecon kaj stabilecon de la socio de rilataj landoj kaj regionoj.
La
china registaro oponas kontrau terorismo en ajna formo kaj praktikado de diferencaj
kriterioj koncerne oponon kontrau terorismo. Ni esperas, ke chiuj pacamaj popoloj,
sendistinge de shtataneco kaj religia kredo kaj sendistinge de politika reghimo
kaj socia sistemo, komplete malkashos la naturon de la terorisma forto de "Orienta
Turkistan", la seriozan damaghon kauzitan de ghi kaj ghian hipokritecon kaj
kune atakos ghiajn aktivadojn.
La nomo de "Orienta
Turkistan" aperis en la fino de la 19-a jarcento. "Stan" signifas
"regionon". "Orienta Turkistan" estas koncepto ne simple geografia,
sed ankau politika, unue menciita de malvovaj koloniistoj por dismembrigo de Chinio.
Komence
Turk estis nomo de antikva nomadisma tribo. En la 5-a jarcento la tribanoj vagadis
en Altaj-montaro. De la mezo de la 6-a jarcento ghis la mezo de la 8-a ili ofte
aperis sur stepo de norda Chinio. En 552 Turks fondis Hhanejon, kiu poste estis
dividita en du partojn, orientan kaj okcidentan, kiuj longe interbatalis. Meze
de la 8-a jarcento ili pereis unu post la alia. Iliaj posteuloj intermikse vivis
kun aliaj nacioj. En la fino de la 19-a jarcento iuj proponis grupigi en landon
chiujn parolantojn de Turk-lingvo inter Bospor-markolo kaj Altaj-montaro. Fakte
en la historio de Chinio neniam aperis unuigita lando kun la popolo parolanta
Turk-lingvon.
En 60 a.K. Han-dinastio jam starigis
prefektujon de la Okcidenta Regiono kaj Xinjiang farighis parto de la china teritorio.
Poste la centra registaro neniam chesis regi Xinjiang. Sed ekde la komenco de
la 20-a jarcento plenmano da fanatikaj splitistoj kaj religiaj ekstremistoj de
Xinjiang teksis absurdajhon, ke jam de la antikveco "Orienta Turkistan"
estas sendependa shtato, kaj instigis chiujn homgrupojn parolantajn Turk-lingvon
kaj kredantajn je islamo al starigo de lando kun reghimo kaj religio en unueco.
Ili neis la historion de Chinio kaj oponis kontrau chiuj nacioj escepte de Turk
por elimini la paganojn. Post la formigho de la terorisma forto de "Orienta
Turkistan", diversaj splitistoj faris aktivadon kun etikedo de "Orienta
Turkistan", intencante starigi la landon "Orienta Turkistan".
De
la unuaj 40 jaroj de la 20-a jarcento, kun subteno de la reakcia forto de aliaj
landoj, "Orienta Turkistan" plurfoje levis tumultojn. En novembro de
1933 Sabit Damolla fondis la t.n. islaman landon "Orienta Turkistan"
en Kashi de Xinjiang, sed post 3 monatoj ghi disfalis pro opono de la popolo de
Xinjiang.
En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento,
sub la influo de ekstremismo, separatismo kaj internacia terorismo, la terorisma
forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster Chinio komencis terorisman
kaj perfortan aktivadon. La programoj de "Islama Partio de Orienta Turkistan"
kaj "Opoziciuloj de Orienta Turkistan" difinis, ke ili iros la vojon
de "armita batalo" kaj "aranghos terorisman aktivadon en dense
loghataj regionoj". En la broshuro "Chu ni povas sendependighi?",
ili senkashe diris, ke ili "chiakoste kreos terorisman atmosferon en infanghardenoj,
hospitaloj kaj lernejoj".
Lau nekompleta statistiko,
dum 1990-2001 la terorisma forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster
Chinio faris almenau 200 terorismajn okazajhojn, kiuj mortigis 162 homojn kaj
vundis 440 diversnaciajn popolanojn.
En suda Azio
la terorisma organizo de "Orienta Turkistan" ne nur estas subtenata
de Bin Laden, sed ankau konsistigas chefan armitan forton de lia terorisma organizo.
Sian fondighon la "Islama Movado de Orienta Turkistan", organizo gvidata
de Hasan Mahsum, shuldas al subteno de Bin Laden kaj akceptas ties komandon. Post
la starigo de la "Islama Movado de Orienta Turkistan", Bin Laden kaj
la chefoj de terorismaj organizoj de meza kaj okcidenta Azio plurfoje komplotis
por helpi la terorisman forton de "Orienta Turkistan" levi "sanktan
batalon" en Xinjiang kaj turni Xinjiang en tipan islaman landon kun reghimo
kaj religio en unueco.
Nun la china polico jam arestis
pli ol 100 teroristojn, kiuj akceptis terorisman trejnadon en terorismaj bazoj
de Afganio kaj aliaj landoj kaj enshtelighis en Xinjiang. Pli ol 10 teroristoj
arestitaj de la polico de rilataj landoj estis ekstradiciitaj al Chinio.
La
china registaro lauleghe firme batalas kontrau la terorisma aktivado de "Orienta
Turkistan" por sekurigi la vivon kaj havajhon de diversaj nacioj, defendi
la komunajn interesojn kaj konservi la stabilecon de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma
Regiono kaj najbaraj regionoj kaj la unuecon de Chinio. La china registaro diris,
ke ghi atakas nur malmultajn krimintajn chefteroristojn, kiuj gvidas la terorisman
aktivadon de "Orienta Turkistan", sed al multaj ghiaj partoprenantoj
la china registaro alprenas politikon de eduko. La diversaj nacioj de Xinjiang
havas gloran tradicion defendi la nacian unuighon kaj teritorian integrecon. Islamo
estas pacama religio. Atako al la terorisma forto de "Orienta Turkistan"
ne celas al iu ajn nacio au religio, sed al la kontraulegha terorisma aktivado
por pli bone defendi la komunajn interesojn de diversaj nacioj kaj sekurigi ilian
religian aktivadon.
La Ujgura Autonoma Regiono praktikas
nacian autonomion kaj politikon de nacia egalrajteco kaj libero de religia kredo
por respekti kaj defendi diversajn rajtojn de nacimalplimultoj.
La
china registaro oponas kontrau terorismo en ajna formo kaj praktikado de diferencaj
kriterioj koncerne oponon kontrau terorismo. Ni esperas, ke chiuj pacamaj popoloj,
sendistinge de shtataneco kaj religia kredo kaj sendistinge de politika reghimo
kaj socia sistemo, komplete malkashos la naturon de la terorisma forto de "Orienta
Turkistan", la seriozan damaghon kauzitan de ghi kaj ghian hipokritecon kaj
kune atakos ghiajn aktivadojn.
(El artikolo de la Informa
Departemento sub la Shtata Konsilantaro de Chinio)