Japana chefministro preghis antau A-klasaj militkrimuloj

de NANBA SYOZI

 

    La 13-an de augusto, kontrau fortaj opinioj en- kaj eksterlandaj, chefministro Koizumi Junichiro vizitis sanktejon Jasukuni por preghi antau la mortintaj soldatoj inkluzive A-klasajn militkrimulojn ekzekutitajn pro sia milita respondeco. Li asertis: "Kio estas riprochinda, preghi antau la mortintoj, sur kiuj trovighas nuna prospero de Japanio?" Plimulto da ministroj jam faris au planas fari la samon.

    Sanktejo Jasukuni estas fondita sub administrado de la Terarmea kaj Mararmea Ministrejoj, por adori mortintajn militistojn por la imperiestroj, ne por la viktimoj de la milito. Post la Dua Mondmilito, partigo de la religio el la shtato starigis la sanktejon kiel religian grupon. La sanktejo ech nun ekspozicias en sia tereno "glorajn" armilojn, uzitajn de la imperiestra armeo, kun klarigo, kiu laudas pasintajn militojn. La hejma pagho (TTT) de la sanktejo defendas A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn.

Rilataj materialoj:

Lernolibro instiga al militismo kaj koloniismo

 

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16