Chi-jare,
unu lernolibro por sociaj studoj en mezlernejoj (por 12-14 jaraj
lernantoj), kompilita de "Societo por Fari Novan Lernolibron
de Historio" vokas riprochojn en kaj ekster Japanio. Ech la
reviziaj opinioj de la Ministrejo de Edukado, Kulturo, Sporto,
Scienco kaj Teknologio ne shanghis la esencon de la montrita
lernolibro. Ni vidu fragmenton el ghi pri kelkaj temoj.
Pri
aneksado de Koreio al Japanio en 1910
Pri
la "Granda Orienta Azio" kaj aziaj landoj
Pri
masakrado en Nankino
Mi skribis,
ke la revizio ne shanghis la esencon. Tio ne estas mia persona
jugho, sed profesoro Nishio Kanjhi, chefo de la Societo mem
esprimas, ke "Ni akceptis postulatajn reviziojn en parto, kaj
tio povas esti esprimita kiel sinhumiligo. Sed niaj ideoj, distingaj
de la marksista vidpunkto de historio, ankorau restas en la
lernolibro."
Estas tute
nature, ke la aziaj popoloj indignas pro tiu chi lernolibro.
Registaroj, jhurnaloj, civitanoj kune levis protestajn vochojn.
Vidu la ekzemplojn:
Chefministro
Mori respondis en la Parlamento, la 1-an de marto: "Estas tre
bedaurinde, ke diversaj vochoj venas el eksterlando. Tia ne
devas esti." Chu "eksterlandaj vochoj" estas intervenaj?
Ni vidos
la Komunan Deklaracion de Japanio kaj Koreio, pretigitan de
ambau registaroj: "Chefministro Obuchi modeste akceptas historiajn
faktojn, ke nia lando donis multe da damagho kaj sufero al la
korea popolo sub la kolonia regado en la pasinta tempo, kaj
ni esprimas akran repripenson kaj elkoran pardonpeton."
Jen la Komuna
Deklaracio de Japanio kaj Chinio en novembro de 1998: "Ni akre
sentas respondecon, ke ni donis al la china popolo grandan katastrofon
kaj damaghon en la pasinta tempo, kaj esprimas profundan repripenson
pri tio."
Ili estas
internaciaj aferoj sed ne enlanda. Se la japana registaro permesos
tiajn lernolibrojn, kiuj staras kontrau la internaciaj deklaracioj,
ili ne povos eviti riprochojn de la internacia socio.