Pri aneksado
de Koreio al Japanio en 1910
ORIGINALO:
Japanio aneksis Koreion... La aneksado estis necesa por defendi
sekurecon de Japanio kaj ties interesoj en Manchurio, ... tamen
ghi ne chiam kauzis profiton. Ghi estis entreprenita lauleghe
lau la principoj de internaciaj rilatoj.
REVIZIITA:
Japanio rezolutis kun la anekso uzante forton malgrau la protesto
en Koreio. La japana registaro konsideris, ke la anekso de Koreio
estas necesa por sekureco de Japanio kaj ghiaj interesoj en
Manchurio. Britio, Usono kaj Rusio ne protestis pro tio ke la
aneksado de Koreio fare de Japanio kauzos stabiligi orientan
Azion. Kvankam en Koreio trovighis opinioj por akcepto de la
aneksado, okazis forta rezisto kontrau perdigho de la nacia
sendependeco, kaj la movado por reakiri sendependecon persiste
dauris post tio.
Pri la
"Granda Orienta Azio" kaj aziaj landoj
ORIGINALO:
Rezulte de venko de japanaj armeoj en frua etapo de la Milito
de Granda Orienta Azio, levighis tendenco al la sendependeco
inter aziaj nacioj... (en la Konferenco de la Granda Orienta
Azio, okazigita en Tokio) la Komuna Deklaracio por la Granda
Orienta Azio, kiu esprimis sendependecon kaj nuligon de rasa
diskriminacio, estis unuanime akceptita. ...Japanaj armeoj hisis
liberigon de Azio kiel unu el la celoj de la milito... Okazis
geriloj kontrau Japanio, sed tamen Japanio rekonis ilian sendependecon,
kiun europaj landoj kaj Usono neniam akceptis dum centoj da
jaroj.
Tiel, okaze
de la antauenmarsho de Japanio al sudaj landoj, la ondoj al
sendependeco en kolonioj de europaj landoj ne haltis, kaj la
monda mapo post la Dua Mondmilito tute shanghighis.
REVIZIITA:
Venkoj de japanaj armeoj super aliancaj landoj en la frua etapo
de la Granda Orient-Azia Milito donis kuraghon al la aziaj popoloj...
En novembro de 1943, la Konferenco de la Granda Orienta Azio
estis okazigita en Tokio kun reprezentantoj el chi tiu regiono.
En la konferenco estas unuanime akceptita la Komuna Deklaracio
por la Granda Orienta Azio, kiu esprimis memstaran sendependecon
de chiuj landoj kaj nuligo de rasa diskriminacio.
Sed sub la
Granda Orient-Azia Kunprospera Sfero, oni trudis edukadon de
la japana lingvo kaj preghon al shintoismaj sanktejoj, kiuj
kauzis repushon de la popoloj en tiuj landoj. Multaj mortis
kaj vundighis en la areoj kie rezidis japanaj armeoj. Pro tio
Japanio pagis reparacion al tiuj landoj post la malvenko. Ankau
la ideo de la Granda Orient-Azia Kunprospera Sfero estis kritikita,
ke tio estas levita por pravigi la militon de Japanio kaj okupadon
de Azio... Antauenmarsho de japanaj armeoj en la sudon faris
unu el shancoj por la sendependeco de aziaj landoj, kiuj restis
kolonioj de europaj landoj dum longa tempo.
Pri masakrado
en Nankino
ORIGINALO:
Chi tiu Tokia Tribunalo rekonis, ke Japana armeo mortigis pli
ol 200 mil chinojn che la konkero en Nankino en 1937. Sed lau
tiamaj materialoj, estis 200 mil loghantoj, kaj post unu monato
ili pligrandighis al 250 mil. Krom tio trovighas multe da duboj
kun chi tiu afero, kaj la disputo dauras ech nun. Kvankam ekzistis
iom da mortigo dum milito, sed tio ne estas speco de holokausto
au similaj.
REVIZIITA:
Chi tiu Tokia Tribunalo rekonis, ke japana armeo mortigis multe
da chinoj kiam japana armeo okupis Nankinon en 1937 dum la milito
inter Japanio kaj Chinio. Sed pri chi tiu afero trovighas multaj
duboj ankau sur materialoj..., trovighas pluraj opinioj, kaj
la disputoj dauras ech nun.
Protestaj
vochoj el azia socio
Vizaghe al
la fakto, ke la japana registaro falsis sian agresan pasintecon
per reviziado de historia lernolibro, la azia socio esprimis
fortajn proteston kaj riprochon.
Jen "Bankock
Post" de Tajlando: "Japanaj politikistoj, kiuj agitas ultranaciismon
nun devas lerni el la historio."
Jen la chefsekretario
de la Unio de Asocioj de Chinoj en Malajzio: "Mi scias, ke la
chefministro Mori estas reakcia persono. Estas bone konata fakto,
ke japanaj ne raciaj politikistoj ripetas eldiron por pravigi
la agresan militon, sed se sciencistoj partoprenas en la ago
por falsi pasintan historion, ilia kulpo estas pli granda. Mi
esperas, ke la japana registaro posedos kuraghon instrui la
faktojn al la juna generacio. Se tio ne estas ebla, mi esperas
aperon de pli raciaj politikistoj."
Jen s-ro
Im Zeon Sok, korea deputito: "Edukado de falsita historio ne
nur damaghas imagon pri la lando, sed difektos estonton de la
nacio. Ech se trovighas historiaj faktoj ne fierindaj, eduko
kun objektivaj priskriboj nutros infanojn kiel estontan generacion
kun ghusta rekono de la historio, kaj tio estos unusola rimedo
por serchi kunlaboron kaj kunekzistadon kun la landoj en la
mondo."
Jen jhurnalo
"Lianhe Zaobao" el Singapuro: "La disputo pri la japana lernolibro
neniam estas enlanda afero. En chi tiu nova lernolibro, trovighas
volo kreskigi ultranaciisman spiriton inter japana juna generacio."
Jen la china
novajhagentejo Xinhua: "Ghi falsas historiajn faktojn kaj shajnigas
bela la agresan militon."
Jen china
ministro de eksteraj aferoj Tang Jiaxuan: "Efektive la problemo
estas simpla. Tio pendas, chu Japanio prave rekonos la agresan
historion kaj staros kontrau ghi, chu ili povos akiri el sia
reala ago konfidon de aziaj landoj, chu ili volas pashi sur
pacan evoluighon."