S-ro Dong Taikang estas prezidanto
de la asocio de chinoj en Kuvajtio. Lastatempe li sin okupis
pri kontaktigho kun irakaj komercistoj en Kuvajtio, Unuighintaj
Arabaj Emirlandoj kaj Saudi-Arabio, por sin prepari por eniri
en merkaton en Irako post la milito. S-ro Dong venis de Shanhajo
kaj komencis negocadon en Kuvajtio en 1988. Li spertis la invadon
de Irako al Kuvajtio kaj la Golfan Militon, kaj bone scias la
merkaton de Mez-Oriento.
Grandskala rekonstruado okazos en
la postmilita Irako. Statistiko raportis, ke 2400 kilometroj
da autovojo, 200 pontoj, 2500 lernejoj kaj 120 hospitaloj en
Irako bezonas rekonstruadon. Chinoj povas gajni parton de la
rekonstruado che perantoj en Usono kaj Kuvajtio. Chinaj entreprenoj
kaj komercistoj postulas kompare malaltan memkoston kaj garantias
kvaliton de produktajhoj. Chinaj varoj en nealta prezo estas
tre bonvenaj al la merkato de Irako.
Kuvajtio estas najbaro de Irako kaj
multaj komercistoj prenas Kuvajtion kiel bazon por eniri en
la postmilitan Irakon. Kelkaj entreprenoj kaj komercistoj venis
al Kuvajtio antau pluraj jaroj kaj nun atendas shancon por eniri
la unuaj en la merkaton de Irako. S-ro Dong pretigis pli ol
20 kontenerojn plenajn de diversaj varoj en unu monato kaj duono
de la varoj jam estis vendita en Irako. La varoj estis vestoj,
shuoj, chapoj, protektaj uzajhoj en laboro kaj konstruaj materialoj.
33-jara Zhu Binghua revenis de Mez-Oriento
antau nelonge. Li havas centron de pogranda vendado en Unuighintaj
Arabaj Emirlandoj. Li opiniis, ke post la milito Irako bezonas
multe da materialoj kaj ghia richega petrolo farighos giganta
achetpovo de la iraka popolo.
Zhu vendas vestojn, tekstilajhojn,
chiutagajn bezonajhojn, ludilojn kaj plastajn objektojn. Li
diris, ke li kiel eble plej rapide reiros en Irakon tuj post
finigho de la milito.
S-ro Tao Haiyun estas direktoro de
iu kompanio de eksportado de malgrandaj varoj en Nankino. Li
diris, ke rekonstruado en Irako longe dauros, kaj la malgrandaj
varoj kovros grandan parton de tiuflanka merkato de Irako. Produktajhoj
de malpeza industrio de Chinio estas bonkvalitaj, sed malmultekostaj.
Nun 70% de la chiutagaj bezonajhoj uzataj en Irako venis de
Chinio. Antau la milito la varoj ne povis rekte atingi Irakon
kaj bezonis transigon en aliaj landoj. Nun rekta eksporto al
Irako estas esperebla, kio multe shparos pagon por transportado.
Multaj komercistoj de Wenzhou de Zhejiang-provinco,
loko fama pro grandskala produktado de malgrandaj varoj, antau
longe atentis la rekonstruadon en la postmilita Irako. Antau
la eksplodo de la milito 400-500 komercistoj de Wenzhou komercis
en Mez-Oriento kaj 100 el ili en Irako. Dum la milito ili ne
chesis transporti varojn en Mez-Orienton kun la espero, ke ili
povos la unuaj gajni la merkaton en Mez-Oriento. Antau la fino
de la milito multaj komercistoj de Wenzhou hastis al Saudi-Arabio,
Kuvajtio, Jordanio kaj Turkio kaj stokis varojn en havenurboj
proksimaj al Irako.
En 1958 Irako kaj Chinio starigis
inter si diplomatiajn rilatojn kaj komencighis komercado. Pro
la bezonoj reciproke kontentigeblaj por la du landoj, la komercado
iris glate. Bicikloj, kauchukaj shuoj kaj televidiloj de Chinio
estas vaste konataj en Irako. En la 25-a de aprilo de 2003 cent
mil dighitaj koloraj televidiloj produktitaj de la televidila
fabriko Changhong estis transportitaj al Irako. Changhong estis
la unua china entrepreno enirinta en la merkaton de Irako. Kredeble
pli multe da produktajhoj de Chinio estos konataj de la iraka
popolo.
Rilata artikolo: Transdonighis
la materialoj de humanisma helpo de Chinio al Irako