Chinio
estas unu el la landoj frue promesintaj humanisman materian
helpon al Irako post eksplodo de la milito. En la fino de marto
Chinio transdonis al la iraka popolo 500 tendojn pere de filantropia
organizo de Jordanio.
Krome la Rugha Kruco de Chinio donacis po 50 mil usonajn dolarojn
al la Ligo de Rugha Kruco kaj Rughkrescentaj Societoj kaj la
Internacia Komitato de Rugha Kruco por helpi irakajn rifughintojn.