Antau
nelonge Citibanko kaj la Pudong-a Disvolva Banko komencis kune
prepari centron de kredita karto en Chinio post sankcio de koncerna
departemento. Oni diris, ke la centro povas fari kreditajn operaciojn
kaj per fremdaj valutoj kaj per la china mono Renminbi. Citibanko
sukcese evitis la limigon de Chinio al eksterlandaj bankoj pri
individuaj operacioj kaj per tio faras provadon en la china merkato
por individua konsumado.
Kunlaboro de Citibanko kaj la Pudong-a Disvolva Banko
Fine
de aprilo, 2003, la Pudong-a Disvolva Banko publikigis “Interkonsenton
pri strategia kunlaboro” subskribitan de ghi kun Citibanko
fine de 2002. Lau tiu interkonsento ghia akciaro tenata de Citibanko
kreskos al 24.9% la 30-an de aprilo, 2008 kaj krom tio ili faros
strategian kunlaboron pri ekskluziva akciado, kunlaboron per kredita
karto, kaj teknikan subtenon kaj aliajn kunlaborojn. La du bankoj
konsentis, ke de 2006 ghis 2008 Citibanko pliigos siajn pocentojn
de la akcioj de la Pudong-a Disvolva Banko per acheto de necirkulantaj
akcioj la 30-an de aprilo de chiu jaro kaj tiamaniere ghi farighos
la plej granda akciulo de la Pudong-a Disvolva Banko.
Tiuj
du bankoj jam antau longe komencis kunlaboron. La 31-an de decembro,
2002, la Pudong-a Banko anoncis, ke Citibanko estos strategia
investanto kaj kunlabora partnero, char ghi elspezos 600 milionojn
da juanoj kontrau 5% de la unuastagha totala akciaro. Fakte la
du bankoj komencis intertraktadon en 2001 pri la kunlaboro. S-ro
Zhang Guangsheng, prezidanto de la direktoraro de la Pudong-a
Disvolva Banko, diris, ke la kunlaboro estos chioampleksa kaj
ne celas profiton el investo, sed strategian disvolvighon en la
perspektivo. Kaj ghuste kiam Citibanko farighis akciulo de la
Pudong-a Disvolva Banko, ghi komencis partopreni la administradon
de la banko.
Citibanko entreprenas karton
La operacioj
pri banka karto apartenas al la kategorio de individuaj operacioj.
Lau interkonsento de la Monda Komerca Organizo, en 2007 Chinio
malfermos siajn bankajn operaciojn al alilanda kapitalo, tial
la nunaj operacioj de Citibanko pri la china mono Renminbi
estas limigitaj, sed kial la Pudong-a Disvolva Banko kaj Citibanko
komencis sian kunlaboron tiuflanke?
La
grandega merkata profito donis respondon. Jughate lau la merkato
de evoluintaj landoj, kiam la jara pokapa enspezo atingas 3000-5000
usonajn dolarojn, la operacioj de kredita karto eniras en la periodon
de granda disvolvigho. En 2002 la jara pokapa enspezo de Pekino
atingis 4000 usonajn dolarojn kaj ankau la chemara regiono de
Chinio kaj iuj sociaj grupoj enspezis tiel multe. Pluraj bankoj
montris, ke en la pasintaj jaroj la konsisto de la klientoj de
chinaj bankoj jam shanghighis, kaj nun furoras individua konsumado
kun monprunto por acheto de automobilo kaj loghdomo kiel chefa
rimedo, dume la operacioj de kredita karto, kiel platformo de
individua konsumado, ludas gravan rolon por profito de diversaj
bankoj, kaj samtempe kresko de la kompaniaj operacioj postighis
al tiu de la kredita karto. La sperto de bankaj operacioj de europaj
kaj amerikaj landoj konigis, ke la individuaj operacioj kun kredita
karto kiel reprezentanto donas grandan profiton, tial jughate
chu lau la merkata shanco, chu lau la entreprena disvolvigho,
la operacioj pri kredita karto estas unu el la gravaj partoj por
profitoj de la bankoj kaj lau la nuna stato al Chinio jam venis
tiu shanco.
La operacioj
pri individua konsumado estas elita parto de Citibanko. De la
bulteno de Citibanko en la unua trimestro publikigita la 14-an
de aprilo oni scias, ke Citibanko estas elstara en la operacioj
pri individua konsumado kun kredita karto kiel chefa rimedo, kaj
en la unua trimestro la operacioj pri individua konsumado konsistigis
trionon de la operacioj de Citibanko.
Favorate
de la bona shanco la Pudong-a Banko kaj Citibanko en kunlaboro
nature entreprenas kreditan karton, sed la politika bariero malhelpas
la disvolvighon, char lau la interkonsento de la Monda Komerca
Organizo nur en 2007 alilandaj kapitaloj povas entrepreni la operaciojn
de Renminbi. Dank' al senlaca penado malaperis la lasta
bariero survoje al merkato de kredita karto.
Materialo
La
Shanhaja Pudong-a Disvolva Banko naskighis en 1993. Ghi estas
la naua granda komerca banko kaj ghiaj operacioj kovras la tutan
landon. Ghi havas 270 branchojn en la grandaj kaj mezgrandaj urboj
de Chinio, kun kapitalo de 30 miliardoj da usonaj dolaroj. Che
sia naskigho ghi decidis disvolvi sin chefe en la porkompaniaj
operacioj, kiuj post 10-jara penado jam farighis fortaj, dum la
individuaj operacioj estas kompare malfortaj.
Citibanko
apartenas al la Citigrupo, la plej granda financa establo de la
mondo. Ghi finance servas al konsumantoj, entreprenoj, registaroj
kaj aliaj establoj de pli ol 100 landoj. Jam en 1902 ghi farighis
la unua banko de Usono, kiu faras operaciojn en Chinio.
Rilata artikolo: Alilandaj financaj
establoj permesataj investi bilajn operaciojn en Chinio
|