La
Obligaci-kontrola Komisiono de Chinio informis, ke Svisa Banka Korporacio
kaj Nomura Bila Korporacio akiris licencon investi bilajn operaciojn
en Chinio lau sankcio de la Obligaci-kontrola Komisiono de Chinio
kaj nun ili estas kvalifikitaj alilandaj leghaj investantoj tiuflanke.
Lau
difino de la “Provizoraj reguloj pri administrado de kvalifikitaj
alilandaj financaj establoj en investado de bilaj operacioj en
Chinio” la petantaj investantoj devas havi jenajn kondichojn:
Ilia financa stato devas esti stabila kaj bonkredita kaj ilia
kapitalo konformas al la difino de la Obligaci-kontrola Komisiono
de Chinio, kaj iliaj risk-rega normo kaj oficistoj konformas al
la postuloj de la leghoj kaj reguloj de la investataj landoj kaj
regionoj. Ilia administra strukturo estas kompleta, entreprenado
regula kaj en 3 kontinuaj jaroj ili ne estis grave punitaj de
la investataj landoj kaj regionoj, kiuj havas kompletajn leghajn
kaj kontrolajn sistemojn kaj subskribis memorandon kun Chinio
kaj havas kun ghi efikan kunlaboran rilaton.
Akirinte
la licencon, ili devas peti investan sumon de la Shtata Administracio
de Fremdvaluta Intershangho de Chinio, kiu devas fari decidon
sankcii au ne sankcii en 15 labortagoj.
Lau
rilataj difinoj la kvalifikitaj investantoj rajtas investi akciojn,
obligaciojn kaj aliajn publike negocatajn valorpaperojn en bilaj
borsoj. La akcio de investanta individuo ne devas superi dekonon
da akcioj kaj tiu de chiuj kuninvestantoj ne devas superi du dekonojn
da akcioj de la kompanioj entreprenataj en bilaj borsoj.
|