“Jen ni atingis Hongshan-farmejon!”
Tion audinte, ni rigardis eksteren tra fenestro de la auto.
“Farmejo? Kie ghi estas?”
“Charma urbo, probable!”
“Ho, mi shajne estas en Europo.”
Ni
demandis, surprizighis kaj admiris. Nia auto veturis sur largha
kaj glata strato borderita de belaj etaghdomoj en europa stilo.
Chirkaue verdas herboj, charmas floroj kaj prosperas arboj. Jen
granda florbedo kun fontano sur vasta placo. Sur domo apud ghi
okulfrapas gigantaj vortoj: “Hongshan-a Amuza Centro”.
Jes ni estis en la kvartalo de Hongshan-farmejo.
Hongshan-farmejo, alinome Hongshan-kompanio
(Grupo) de Zhejiang, trovighas sude de Qiantang-rivero.
Antaue la loko estis salejo. Kiam venis maskareto, la salejo ighis
lageto, kaj post kiam la maskareto foriris, la lageto farighis
marcho. En 1969 la lokanoj starigis sur tiu salejo Hongshan-farmejon.
Ili ne plu faris salon kaj komencis terkulturadon. Tamen ili vivis
malrichan vivon pro povra rikolto.
Malricheco naskas la deziron por shangho.
Hongshan-anoj shanghis sian koncepton kaj iris sur la vojon prosperigi
agrikulturon per industrio. “Evoluo de nia industrio akcelis
ekonomian disvolvighon de la farmejo kaj ni, Hongshan-anoj, rapide
bonhavighis, dank’ al niaj audaca spirito kaj peniga laborado,”
fiere diris s-ro Ding Yougen, direktoro de la farmejo, rememorante
la pasintecon.
La auto trapasis vojkrucighon kaj haltis en loghkvartalo. La tieaj
loghdomo estas 3-etaghaj en europa stilo kun malgrandaj ghardenoj
antaue kaj malantaue. En la ghardenoj kreskas arbetoj, floroj
kaj legomoj.
Gvidate de s-ro Ding, ni frapis sur
pordon kun gravurajhoj. La mastrino ghin malfermis kaj nin kondukis
al la salono bone prilumata kaj elegante meblita. “Tio estas
ordinara familio de Hongshan-farmejo,” konigis s-ro Ding.
La 50-jara mastrino diris al ni: “Konstrui
domon estas grava afero por kamparanoj bonhavighintaj.”
Fingromontrante la chambron bele dekoritan, shi daurigis: “Jen
la loghejo de la sesa generacio de Hongshan. Mi memoris, ke kiam
mi aghis 10 jarojn, mia familio loghis en pajla dometo; en la
agho de 21 jaroj, mi edzinighis al Hongshan-ano kaj loghis en
tri pajlaj dometoj kune kun 10 familianoj de la edzo; en 1977,
ni transloghighis en la unuageneracian domon de la farmejo, t.e.
barako…” En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
la farmejo progresigis sian industrion, kaj shia edzo kaj shi
sinsekve dungighis al fabriko. Poste ilia vivo pli kaj pli bonighis
kaj shia familio enloghighis en tiu vilao-stila 3-etagha domo.
“Antaue mi neniam revis loghi en tia bela kaj komforta domo.”
Tion dirante, la mastrino gvidis nin viziti shian domon el du
vastaj salonoj, kvin helaj dormochambroj, granda kuirejo kun instalajho
de gaso kaj du tualetejoj kun elektraj ekipajhoj. Che la fenestroj
kaj en la verando buntas aromaj floroj.
“La garagho sidas ekstere, tuj
apud la domo,” diris la mastrino. “La auto multe oportunas
al ni en la chiutaga vivo. Ni ofte veturas foren por pasigi liberan
tempon au fari achetadon en la urbocentro.”
La bopatrino de la mastrino estas pli-ol-80-jara.
Sur shia vizagho legighis felicho. Shi ghuas pension kaj la farmejo
pagas shian kuracon je 70%.
“La farmejo pagas la kuracon kaj
edukon je 100% por solinfanoj,” diris s-ro Ding.
Post kiam la Hongshan-anoj sin liberigis
de malricheco, la farmejo donis grandan atenton al tio: pagi por
chiuj asekuradon, konstrui infanghardenon, elementan kaj mezgradan
lernejojn, multe subvencii tiujn, kiuj eniris en altan lernejon,
instali TV-kanalon kaj interretan kanalon al loghejoj...
De s-ro Ding ni informighis ankau, ke nur 1% da Hongshan-anoj
sin okupas pri terkulturado kaj 99% da ili laboras en fabrikoj
konstrumateriala, tekstila, kemiindustria ktp. Industrio richigis
la farmejon kaj ghiajn membrojn, sed ili neniam neglektas medioprotektadon.
Por ke la natura medio restu pura sen poluo kaj industria rubo
estu science traktata, la farmejo importis el aliaj landoj modernajn
instalajhojn. Kaj dank’ al tio, la Hongshan-anoj povas ghui
la felichan kaj sanan vivon sub la lazura chielo.
La Hongshan-anoj komprenis, ke talentuloj
estas nemankigeblaj al la socia progreso kaj ekonomia disvolvigho.
Por disvolvi siajn industriajn produktajhojn kaj altigi ties ekonomian
efikon, la farmejo per favoraj kondichoj dungis talentulojn por
diversaj kampoj. La gvida departemento de la farmejo nun ludas
la rolon de servisto por la entreprenoj, ghia chefa tasko estas
doni al ili pli bonajn kondichojn de investado kaj disvolvado,
kaj pluapashe perfektigi la politikon pri bonstatigaj aferoj por
garantii la egalecon kaj stabilecon.
|