Kvankam
Chinio estas grava shtala lando, tamen neniu el ghiaj shtalaj
kompanioj okupas rimarkindan lokon en la listo de famaj shtalaj
entreprenoj de la mondo.
La
jara shtala produktokvanto de Chinio estas 100 milionoj da tunoj.
Kvankam Chinio estas grava shtala lando, tamen neniu el ghiaj
shtalaj kompanioj okupas rimarkindan lokon en la listo de famaj
shtalaj entreprenoj de la mondo, char iliaj produktajhoj estas
malfortaj en konkurenco iaflanke kun tiuj de alilandaj entreprenoj.
La Baoshan-a
Shtala Kompanio de Shanhajo estas la plej granda shtala entrepreno
en Chinio, sed la de ghi produktita stanita lado ne estas tauga
por fari facile malfermeblan skatolon, kvankam tauga por fari
skatolojn de biskvitoj kaj teo. La simila stato estas vaste vidata
en la shtataj entreprenoj de Chinio. Ghuste pro tio Chinio ankorau
ne okupas frapantan lokon en la internacia shtala merkato kaj
ghiaj multaj entreprenoj havas multajn malfacilojn dum konkurenco
en la enlanda merkato.
Tial por pliigi
la skalon de la entreprenoj kaj konkurencemon estas nepre necese
grupigi la industriajn kompaniojn.
La Unua Autofabriko
de Changchun, nordorienta Chinio, estas la plej frue fondita autofabriko
de Chinio. La de ghi produktitaj kamionoj kun marko "Jiefang"
kaj personautoj kun marko "Hongqi" estas famaj tra la lando. Ekde
1992 la fabriko aneksis 25 autofabrikojn, kio multe pliigis ghian
forton kaj dank' al tio ghi farighis la plej granda produktejo
de mezgrandaj, legheraj kaj personaj autoj en Chinio.
Kvankam la
Ghenerala Petrol-kemia Kompanio Yangzi, la Unuigita Kemi-fibra
Industria Kompanio Yizheng k.a. situas en sama regiono, tamen
ilin gvidis malsamaj departementoj antue. Por rompi la dispozicion
malfavoran al la produktado, autune de 1997 la tieaj 4 entreprenoj
unuigis sin en grandan ole-kemian industrian kompanion (grupon)
kun totala kapitalo de 54 miliardoj da juanoj. La jara produktokvanto
de oleo, kemia sterko kaj poliestero de la grupo okupas la unuan
lokon en Chinio.
Estas ankorau
multaj aliaj entreprenoj, kiuj suriris la vojon de grupigho, inter
kiuj estas Haier de Qingdao. Tiu chi entrepreno, kiu antaue produktis
chefe fridujojn, aneksis dekkelkajn entreprenojn en kelkaj jaroj
kaj ghiaj varoj nun vendighas en pli ol 40 landoj. La entrepreno
de automataj lavmashinoj kun marko "Cigneto" de la urbo Wuxi,
Jiangsu-provinco, estas la plej granda fabriko de la samtipaj
lavmashinoj kaj ghiaj produktajhoj vendighas en pli ol 30 landoj.
La koloraj televidiloj kun marko "Changhong" produktitaj en la
urbo Mianyang, Sichuan-provinco, farighis la plej famaj tra la
tuta lando kaj havas grandan debiton en la china merkato. Kaj
per tio Changhong komplete frakasis la intencon de iuj alilandaj
entreprenoj "bankrotigi Changhong en 5 jaroj".
La china ekonomio
che la turnigho de la 20-a al la 21-a jarcento bezonas novan aranghon,
dum la disvolvigho de ekonomio kaj profundigho de la reformado
de Chinio donas bonajn shancojn por refoja arangho de kapitaloj
kaj produktoj de la entreprenoj. La grupigho de la chinaj entreprenoj
eniros en novan etapon.
Rilata artikolo:
Sekreto de entrepreno
por famigho
|