Haier
estas fama marko en merkato de elektraj aparatoj de Chinio. La
fridujo, lavmashino, klimatizilo k.a. kun marko Haier havas grandan
debiton. Ja estas vere, ke la varoj markitaj per Haier estas bonkvalitaj.
Antau 10 jaroj
la entrepreno Haier situanta che la Flava Maro estis malgranda
fabriko suferanta de grava deficito. En 1984 s-ro Zhang Ruimin
farighis ghia estro. Li okazigis ekspozicion de ghiaj 76 malbonkvalitaj
fridujoj. Post kiam la laboristoj ilin rigardis, Zhang kategorie
decidis detrui ilin.
Kiam la 76
fridujoj skoriighis, la laboristoj de Haier faris la unuan pashon
survoje al famigho de siaj varoj. En 1988 la fridujo Haier gajnis
oran medalon de bonkvalita varo de Chinio. En 1996 ghi gajnis
la premion "Kvin-stela Diamanto" de Usono. Dank' al rigora kontrolo
de la kvalito, Haier finfine ekhavis lokon en la merkato. Preskau
samtempe Haier aneksis plurajn deficitajn entreprenojn kaj enkondukis
avangardan alilandan teknologion. Dank' al tio ghiaj varoj ekhavis
unuarangan kvaliton jam de tiam. Kaj iom post iom ghi disvolvighis
en grandan korporacion, kiu povas produkti elektrajn aparatojn
de 10 specoj kun 5000 normoj, inkl. de fridujo, lavmashino kaj
mikroonda forno. Nun ghi estas la plej granda korporacio el la
chinaj entreprenoj de hejmaj elektraj aparatoj. Ghiaj eksportajhoj
okupas la unuan lokon inter tiuj de la samspecaj entreprenoj de
Chinio.
Samkiel aliaj
potencaj entreprenoj, ankau Haier energie laboras por sin montri
en la intrernacia merkato. Tamen en la unua fojo, kiam ghiaj fridujoj
eksportighis en Germanion, pro ilia nekonateco oni tenis sin apatie
kontrau ili en la vendejoj. Tiam chinaj entreprenistoj petis la
germanan komerciston deshiri la markon kaj miksi la fridujojn
Haier kun aliaj samspecaj varoj, por ke la klientoj mem elektu,
rezulte oni mendis dudek mil fridujojn de Haier. Post tio la produktajhoj
de Haier facile eksportighis en Usonon, Francion, Germanion, Japanion
kaj aliajn landojn.
Samtempe kun
tio, ke la varoj de Haier vendighas en la internacia merkato,
la korporacio Haier sukcesis ankau en entreprenado en alia regiono
au lando. En 1995 naskighis Hongkong-a kompanio de Haier. Dank'
al la tieaj favoraj kondichoj financaj kaj komercaj, Haier bone
utiligas sian kapitalon kaj disvolvas importadon kaj eksportadon
de varoj. En 1996 ekfunkciis la indonezia kompanio de Haier, kies
jara produktokvanto de fridujoj estis centmil. En 1997 Haier faris
kontraktojn pri starigo de fabrikoj investotaj de ghi kaj Malajzio
kaj de ghi kaj Filipinoj. Pro tio Haier faris pli grandan pashon
sur la vojo al sia famigho en la internacia merkato.
|