Haier
estas fama marko en Chinio kaj ankau ghiaj ghenerala direktoro
kaj chefa ekzekutiva oficisto s-ro Zhang Ruimin estas multe atentata
de la publiko.
Zhang naskighis la 5-an de januaro, 1949,
en la urbo Laizhou, Shandong-provinco. Li farighis magistro pri
komerca administrado en la China Scienc-teknologia Universitato.
En 1984 li ekfunkciis kiel estro de la Ghenerala Fabriko de Fridujoj,
Qingdao, t.e. la antaua nomo de la nuna Haier-kompanio (grupo).
En la 17 jaroj sub lia gvido la fabriko, kiu deficitis 1.47 milionojn
da juanoj, shanghighis en grandan kompanion (grupo) kun 30 mil
laboristoj. En 2001 la kompanio (grupo) havis vendovaloron de
60.2 miliardoj da juanoj tra la tuta mondo. Nun en 1.5 tagoj ghi
inventas po unu novspecan varon kaj chiutage patentigas 1.8 inventojn.
Kiel Zhang gvidis Haier al la mondo?
Modelo de Haier
En 1984 Zhang Ruimin estis 35-jara. Tiujare
li ekfunkciis kiel estro de la Ghenerala Fabriko de Fridujoj.
Tiam antau li estis lama produktolinio, vico da malnovaj fabrikdomoj
kaj 400 laboristoj, kiuj portempe ne havis laboron. Fakte tiam
en Chinio estis 100 fabrikoj de fridujoj kun bona reputacio en
la lando. En Chinio estis multe da samspecaj varoj kaj la merkata
konkurenco tre akra.
Zhang
decidis enkonduki avangardan produktan teknikon de ekstere. Li
kolektis teknikajn materialojn de pli ol 30 alilandaj fabrikoj,
faris detalan komparon kaj decidis enkonduki germanajn teknikon
kaj ekipajhojn. Krom tio li bene komprenis la gravecon de bonkvalitaj
laboristoj kaj administrantoj.
Post sia transpreno de la posteno Zhang
tuj decidis shanghi la koncepton de la laboristoj. Li opiniis,
ke por antauenpushi la entreprenon unue oni devas shanghi la spiritan
fizionomion de la homoj. La fabriko produktis 76 fridujojn, kies
kvalito ne atingis la difinitan normon. Zhang organizis la laboristojn
de la tuta fabriko por ilin pririgardi kaj post tio li ordonis,
ke la rektaj respondeculoj de tiuj fridujoj persone frakasu ilin.
Antau tiuj malbonkvalitaj fridujoj larmis Haier-anoj. La martelado
skuis chiujn laboristojn kaj avertis ilin atenti la kvaliton de
la produktajhoj. Post tio oni faris regulon: "Kiu damaghos
la reputacion de la fridujoj, la fabriko nuligos ties salajron."
Zhang kreis administran sistemon rigoran
kaj sciencan, t.e. chiutage oni devas plenumi sian taskon, kontroli
ghin kaj levi sian nivelon en la laboro. "Mi provis levi
la tutan efikon de la entrepreno, fari ghin la plej bona entrepreno
kaj produkti plej bonkvalitajn varojn," diris Zhang.
Tio estas efika administra modelo, kies
efiko farighis evidenta post nelonge. En 1985 la de ghi produktitaj
fridujoj vidighis en merkato, t.e. la unuageneracia fridujo kun
kvar steloj en Azio. Pro sia bona kvalito kaj bona postvenda servo
ili estas tre shatataj de la klientoj. En 1998 Haier akiris la
unuan oran medalon en la historio de chinaj fridujoj. Post tio
la kompanio (grupo) ricevis honorojn unu post alia kaj dank' al
tio Haier farighis fama marko en Chinio kaj ghia produkta skalo
farighis pli kaj pli granda.
Eminentaj laboristoj
Zhang Ruimin opinias, ke por prosperigi
la afeoron oni devas disvolvi talenton de chiuj laboristoj. Li
diris: "Char nia Haier havas grandiozan planon, ni devas
havi grandan animon kiel la vasta maro. Ni devas ne nur varbi
kapablajn personojn el la tuta lando, sed ankau posedi mempurigan
kapablon, por ke en tiu medio chiu funkciulo povu levi sian kvaliton."
Kun la entreprena spirito "labori por la patrio kaj strebi
al la plej bona kvalito" la laboristoj de Haier montris senliman
kapablon. Haier havas serion da labor-reguloj, pro kiuj chiu funkciulo
konas la valoron de si mem kaj aktive, devokonscie faras kreivan
laboron. Haier-anoj kredas, ke la plej bona administrado kreas
la plej bonkvalitajn laboristojn kaj la plej bonajn varojn.
Foje
laboristino Wang Linjie revenis hejmen post dejhoro. Subite shi
ekpensis, ke eble shi forgesis meti uz-indikon en iun fridujon.
Shi ege maltrankvilighis. Tamen estis malfrue kaj ne estis autobusoj
sur strato kaj plie shia hejmo estis malproksime de la fabriko.
Shi petis la patrinon akompani shin al la fabriko. Ili piediris
pli ol 40 minutojn kaj fine atingis la fabrikon. Kiam shi trovis,
ke la uz-indiko estas en la fridujo, shi revenis hejmen trankvile.
Iu el Chaozhou skribis al la kompanio (grupo) Haier por mendi
lavmashinon. En la dauro de malpli ol 7 tagoj nova lavmashino
transportighis de Qingdao al Kantono. Survoje de Kantono al Chaozhou
la luita auto perturbighis, tial vendisto de Haier surdorsigis
la mashinon kaj spite varmegan sunon piediris 2 kilometrojn kaj
akurate portis ghin al la mendanto. La aferoj ja estas bagatelaj,
tamen montris, ke la koncepto pri kvalito kaj servo jam enradikighis
en la koro de chiu laboristo de Haier. "Haier ne havas duaklasan
varon. Ghi havas la unuaklasajn varojn ekskluzive. Tio estas spirito
de Haier.
Krei mondfaman markon de Chinio
Samkiel Bill Gates kaj lia Microsoft,
simbolo de la nacia forto, epoko kaj kulturo, ankau la entrepreno
gvidata de Zhang Ruimin farighis reprezentanto de la komerca kulturo
de Chinio pro sia chiam pli grandighanta influo. Por havi lokon
en la internacia merkato Zhang akiris atestilon pri bona kvalito
de Usono, Germanio kaj aliaj 6 landoj kaj patentigis sian markon
en 102 landoj cele protekti sian proprieton de intelekto. En 40
landoj kaj regionoj vidighas la signo de Haier en la china lingvo
kaj estas 587 specialaj vendejoj de Haier. La kompanio faras bonkvalitajn
varojn kaj donas eminentan servon, pro tio la Usona Asocio pri
Bonkvalita Servo donis al ghi grandan honoron.
Mi persone spertis la bonan servon de
Haier. Mi achetis varon de Haier. Pro malgranda perturbo mi rete
informis Haier pri tio, post nur du horoj, Haier telefonis al
mia kabineto kaj donis klaran eksplikon. En la sekvanta tago mi
ricevis retposhte demandon de Haier, chu la perturbo malaperis
au ne, kaj ghi montris deziron pri plikontakto.
Por honori la eminentan administradon
de Zhang Ruimin, en 2002 UN donis al li la titolon de internacie
eminenta entreprenisto kaj al la kompanio (grupo) Haier tiun de
la plej bona, internacie ekologi-sekura entrepreno. Haier estas
la unika entrepreno de hejmaj elektroaparatoj en Azio, kiu ricevis
kvin-stelan brilianton. Julie de 2002 la scienca pintkunveno de
la mondo donis al Zhang premion de la monda tekniko.
Zhang vigligis la entreprenon per senforma
kapitalo kaj per sia fama marko kaj elstara administrado aneksis
6 entreprenojn, kiuj deficitis 295 milionojn da juanoj. Tiuj 6
entreprenoj gajnis profiton nur post unu jaro, gvidate de Zhang.
Nun Haier havas 98 entreprenojn, kiuj havas striktajn rilatojn
kun ghi, kaj 28 entreprenojn rekte sub si. La sukcesaj anekso
kaj unuigo de enlandaj entreprenoj ebligis al Zhang suriri la
podion de Harvard-universitato. Tie li prelegis pri siaj konceptoj
pri la entreprena administrado.
Rilata artikolo:
Mondfama marko Haier
|