Haier
estas fama marko en Chinio kaj ankau unu el la sukcesintaj entreprenoj
de hejmaj elektraj aparatoj. La Kompanio (Grupo) Haier produktas
fridujon, klimatizilon, lavmashinon, poshtelefonon k.a. Pro sia
granda atento al la kvalito de siaj varoj kaj merkata bezono,
ghi farighis simbolo de bonkvalitaj varoj de Chinio. Sukcesinte,
ghi ekokupas sin ankau per financo, biofarmacio, dombieno kaj
aliaj, kaj ekmontras sin en la internacia merkato. En 2001 ghia
totala komerca valoro superis 60.2 miliardojn da juanoj, el kiuj
14% estas ghia eksterlanda komerca valoro. Ghi jam fondis 13 fabrikojn
en Usono, Italio, Maroko kaj aliaj lokoj. En la tuta mondo 40800
komercejoj vendas ghiajn varojn. La uzantoj de Haier-aparatoj
trovighas en 160 landoj kaj regionoj. Kial tiu malgranda fabriko
de Qingdao, kies deficito estis 1.47 milionoj da juanoj, farighis
mondfama entrepreno, kiu produktas 42 specojn da varoj kun 8600
normaj dimensioj.
Malfermi merkaton lau bezono de klientoj
Haier
chiam observas la principon en sia produktado, t.e. la bezono
de konsumantoj estas ghia merkato. En 2001 Shanhajo decidis liveri
elektron je malsamaj prezoj en malsamaj horoj, t.e. nokte la elektra
prezo duonighos. Haier tuj projektis tempo-difinan aranghajhon
por siaj elektraj akvovarmigiloj, kiuj povas varmigi akvon nokte
por taga uzado. Post tio en nur du monatoj ghia vendokvanto de
elektraj akvovarmigiloj duoblighis. Malfermi sian merkaton lau
bezono de uzantoj estas ghia postulo al ghi mem.
Nova varo post 17 horoj
Koncerne
ghian rapidecon, oni ofte citas ghian jenan historion. Februare
de 2001 en la jarkunveno de direktoroj de Haier-komercejoj de
la tuta mondo, prezidanto de ghia usona kompanio Mike diris, ke
kvankam la glaciigaj shrankoj de Haier havas grandan debiton en
Usono, tamen la tradiciaj shrankoj estas profundaj, kio malfaciligas
elprenon de objektoj. Li proponis fari novan shrankon malfermeblan
supre kun tirkesto malsupre. Informighinte pri tio, projektisto
senprokraste petis laborejon sin prepari, ghuste kiam oni ankorau
ne forlasis la kunvenejon. Survoje al la fabriko, en automobilo
oni jam plenumis la projekton. En tiu tago la projektistoj kaj
laboristoj laboris la tutan nokton kaj en la 2-a horo frumatene
de la sekvanta tago specimeno de la nova shranko estis farita.
La kunveno estis surprizita, vidinte la novan shrankon.
En la sama tago plurlandaj komercistoj
komencis mendi tian shrankon kun la nomo Mike. Nun tiuj shrankoj
estas vendataj ekskluzive de usona komercisto. Ili konsistigas
40% de la samspecaj varoj en la usona merkato.
Mendi apartan fridujon
Dekoraciante
sian domon, s-ro Qi Sijia kaj lia edzino volis havi fridujon kun
fono de lazura chielo kaj blankaj nuboj. Ili provis sendi sian
mendilon al la Kompanio (Grupo) Haier. Post dekkelkaj tagoj ili
ricevis la deziratan fridujon.
En tiuj dekkelkaj tagoj Haier spertis
severan provadon. Antaue ghi ne povis produkti tian apartan fridujon,
sed en 1999 ghi faris reformadon de materia intershangho kaj ekhavis
tiun eblecon. Sur la retpaghoj de Haier, chiuj sekcioj de la kompanio
samtempe rimarkis la mendilon de Qi Sijian kaj ghiaj kolegoj de
la tuta mondo tuj informighis pri la bezono de Haier. Japana kompanio
memvole projektis por ghi la bezonatan shtalplaton kaj en nur
kelkaj tagoj transportis per aviadilo la bezonatan shtalplaton
de Japanio al Qingdao, kaj la produktokosto levighis nur je cent
juanoj.
Zhang Ruimin, chefa ekzekutiva oficisto
de la Kompanio (Grupo) Haier, diris plurfoje, ke Haier povas elfari
ech triangulan fridujon, nur se oni deziras ghin. Kiel eble plej
rapide kontentigi la bezonon de la uzantoj estas granda movforto
por ghia disvolvigho.
8 strukturaj reguligoj en unu jaro
Enirinte en la internacian merkaton,
Haier faris kompletan reguligon kaj reformon de sia interna administrado
kaj strukturo por bezono de la internaciigho. Zhang diris: "Nia
strukturo spertis 8 reguligojn en 2001."
Ghia Dua Fabriko de Fridujoj antaue havis
6 administrajn rangojn, t.e. fabrikestro, vicfabrikestro pri produktado,
labordividisto, laborejestro, grupestro kaj laboristo, kiuj nun
reduktighis en 2 rangojn -- la direktoro rekte gvidas la laboristojn;
antaue estis 23 administrantoj, sed nun nur 9. Antau la reguligado
la produktaj procedoj estis komplikaj, sed nun la laboristoj pli
proksimighis al la merkata bezono kaj chiu laboristo devas senpere
atenti la merkatan bezonon, kiel praktikas nun multaj europaj
kaj amerikaj entreprenoj.
Por fari varojn mondfamaj
Haier montris la nocion "kolekto
de mono, intelekto kaj kulturaj ecoj por starigi mondfaman markon".
Zhang Ruimin diris: "La internaciigho de Haier signifas,
ke chiuj niaj laboroj kaj normoj, inkl. de tiuj pri kvalito kaj
financo, devas alkonformighi al la internaciaj, tamen tio ne estas
nia celo. Nia celo estas fari Haier internacia."
--------------------
Haier
La chefstabejo de Haier situas en Qingdao,
Chinio. La Kompanio (Grupo) Haier estas granda shtata entrepreno
disvolvighinta surbaze de la Qingdao-a Ghenerala Fabriko de Fridujoj.
Ghi naskighis en 1984, kiam oni enkondukis la germanan fridujan
teknologion Liberhaier. Gvidate de la strategia ideo de ghia chefa
ekzekutiva oficisto Zhang Ruimin, pri marko-mondfamigho, Haier
farighis la unua landfama entrepreno de hejmaj elektraj aparatoj
per teknika disvolvigho, rigora administrado, kapitala entreprenado,
anekso kaj akciado. Komence ghi produktis varojn de nur unu speco
kaj havis malpli ol 800 laboristojn, sed nun ghi havas 42 specojn
da varoj de 8600 normaj dimensioj kaj 20 mil laboristojn, kaj
havas fabrikojn en Sudorienta Azio kaj Europo. Nun ghi eksportas
ankau teknikojn pri hejmaj elektraj aparatoj al Europo kaj Ameriko.
|